Doksany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doksany
germane Doxan
municipo
Malnova teplica ŝoseo meze de la municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Doksany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Monaĥejo Doksany
Rivero Ohře
Situo Doksany
 - alteco 156 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 15″ N 14° 09′ 42″ O / 50.45417 °N, 14.16167 °O / 50.45417; 14.16167 (mapo)
Katastro 3,12 km² (312 ha) Doksany
Loĝantaro 461 (2023)
Denseco 147,76 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Fondo 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 82
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564753
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Doksany
Retpaĝo: www.obec-doksany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Doksany estas municipo en Ĉeĥio, en regiono Ústí nad Labem, en distrikto Litoměřice. La vilaĝo troviĝas ĉe dekstra bordo de rivero Ohře, proksimume 9 km sude de Litoměřice. Vivas ĉi tie 461 loĝantoj (2023). En la vilaĝo troviĝas meteorologia stacio kaj virina premonstrata monaĥejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis setlita jam en ŝtonepoko. En la jaro 1144 tie ĉeĥa princo Vladislao la 2-a Jogajlido fondis monaĥejon kun nekutima nomo Doksany. Eĉ nuntempe renomaj lingvistoj ne certas pri deveno de la nomo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo Doksany, origine romanika rekonstruita barokstile
  • Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo el 13-a jarcento
  • Du niĉaj kapeletoj el 19-a jarcento ĉe ŝoseo norde de la vilaĝo
  • Statuo de Jesuo Kristo Suferanto el la jaro 1775
  • Eksa mezepoka muelejo de la jaro 1998 uzata kiel akvoelektrejo
  • Ŝosea ferbetona ponto el la jaro 1928 trans rivero Ohře
  • Naturrezervejo "Loužek" (Marĉarbareto) laŭ ambaŭ bordoj de la rivero Ohře ĉe suda rando de la vilaĝo