Černěves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Roudnice. Pri parto de municipo Libějovice temas artikolo Černěves (Libějovice).

Černěves
municipo
Preĝejo de sankta Prokopio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Černěves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Černěves
 - alteco 153 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 16″ N 14° 14′ 36″ O / 50.45444 °N, 14.24333 °O / 50.45444; 14.24333 (mapo)
Katastro 4,54 km² (454 ha) Černěves
Loĝantaro 231 (2023)
Denseco 50,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 17
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 546852
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Černěves (Litoměřice District)
Retpaĝo: www.cerneves.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Černěves (Ĉernjeves) estas municipo en Ĉeĥio, en regiono Ústí nad Labem, en distrikto Litoměřice. La vilaĝo troviĝas ĉe dekstra bordo de rivero Elbo, proksimume 4 km norde de Roudnice nad Labem. En la vilaĝo troviĝas 126 domoj kaj loĝas 231 loĝantoj (2023).

Origina nomo de la vilaĝo estis Čermněves (ruĝa vilaĝo) rilate al koloro de ĉirkaŭaj pinaj ŝeloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝigita jam en ŝtonepoko. Tio estis pruvita en la jaro 1945, kiam oni trovis tombon el tiu epoko. Ĉirkaŭ la jaro 500 venis slavoj - gento Ljutoměřica.

Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1233, kiam ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a konfirmas kontrakton pri aĉeto de domaro Černěves por mono akirita per vendo de komunumo Tisá profite al monaĥoj (kanonikoj) de preĝejo en Mělník. De la jaro 1617 parto de la vilaĝo apartenas al klostro en Doksany.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Prokop, origine romanika.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]