Roudnice nad Labem
Roudnice nad Labem | |||
germane Raudnitz an der Elbe | |||
urbo | |||
Placo de Karolo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Roudnice nad Labem | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Roudnice nad Labem | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Memorindaĵoj | Roudnice nad Labem kastelo, Belvedero de Kratochvíl | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Roudnice nad Labem | ||
- alteco | 195 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 25′ 25″ N 14° 15′ 14″ O / 50.42361 °N, 14.25389 °O (mapo) | ||
Areo | 16,67 km² (1 667 ha) | ||
Loĝantaro | 12 506 (2022) | ||
Denseco | 750,21 loĝ./km² | ||
Monto | Říp | ||
Unua skribmencio | 1167 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 413 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 565555 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 21 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.roudnicenl.cz | |||
![]() |
Roudnice nad Labem estas urbo en Ĉeĥio kun 12 506 loĝantoj (2022) situanta en Bohemio sur la maldekstra bordo de rivero Elbo. Al la urbo apartenas apuda vilaĝo Podlusky.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio okazis en la jaro 1167. La sinjorujo estis posedaĵo de la pragaj episkopoj, kiuj ĉi tie en la 13-a jarcento lasis konstrui burgon de la franca tipo. Roudnice iĝis urbo antaŭ la jaro 1279. La pragaj episkopoj kaj ekde la jaro 1344 ĉefepiskopoj proprietis la urbon ĝis la husanaj militoj en la jaro 1421 konkeris la urbon husanoj, poste posedantoj alternis. Industria evoluo estas kunigita kun alkonduko de fervojo en la 19-a jarcento. En la jaro 1910 estis konstruita nova ponto, en kies fundamentoj estas masonigita la malnova ponto.
En la jaroj 1652–1684 sur la loko de la burgo Lobkovic-anoj igis konstrui monumentan barokan kastelon. La kvarala, duetaĝa konstruaĵo kun rajdistejo kaj parko estis sidejo de armea muziklernejo. La kastelo ne estas publike alirebla, en la eksa rajdistejo estas galerio de belaj artoj de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. La kolektaro el Roudnice estis transveturigita en kastelon en vilaĝo Nelahozeves.
Personoj[redakti | redakti fonton]
El famaj personecoj en Roudnice naskiĝis aŭtoro de Masopust Vavřinec Leandr Rvačovský (1529–1591), historiisto de artoj Max Dvořák (1874–1921), pentristo Otakar Nejedlý (1883–1957). En la jaro 1364 ĉi tie mortis ĉefepiskopo Arnošt el Pardubice, restadis ĉi tie la itala poeto Francesco Petrarca (1303–1374). En la urbo vivis poeto Josef Hora (1891–1945), en ĉi tiea gimnazio abiturientiĝis verkisto Fráňa Šrámek.
|