Vejprty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vejprty
germane Weipert
urbo
Centro de la urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vejprty
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kadaň
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Najbaras kun Bärenstein Germanio
Situo Vejprty
 - alteco 725 m s. m.
 - koordinatoj 50° 29′ 33″ N 13° 01′ 56″ O / 50.49250 °N, 13.03222 °O / 50.49250; 13.03222 (mapo)
Areo 9,77 km² (977 ha)
Loĝantaro 2 793 (2023)
Denseco 285,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1413
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 431 91 ĝis 431 94
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0422
NUTS 5 CZ0422 563404
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vejprty
Retpaĝo: www.vejprty.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vejprty (germane Weipert) estas urbo en Ĉeĥio en Regiono Ústí nad Labem en Ercmontaro, en administra rondo Kadaň. Ĝi situas en supermara alteco de 748 ĝis 846 metroj. Kun germana municipo Bärenstein ĝi optike kreas unu tutaĵon dividita sole de lima rojo Polava. Vivas ĉi tie 2 793 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kovářská, Loučná pod Klínovcem, Kryštofovy Hamry, Bärenstein, Königswalde kaj Oberwiesenthal.

Historio[redakti | redakti fonton]

Placo de T. G. Masaryk kun konstruaĵo de poŝto
Preĝejo de sankta Marteno situis jam en la jaro 1551

La pejzaĝo en ĉirkaŭaĵo de Vejprty estis loĝigita en interŝanĝo de la 12-a kaj la 13-a jarcentoj. La plej malnova loĝigo koneksis kun ekzistado de komerca pado el Leipzig ĝis Přísečnice kaj plu en la ĉeĥan enlandon, kies branĉo kondukis tra ĉirkaŭaĵo de Vejprty plej malfrue ekde la 12-a jarcento.

En la jaro 1550 estis en la vejprta regiono en Nové Zvolání fondita minejo Johano sur dezerto sur polimetalika vejno, kiu estis hazarde malkovrita de ŝtormo. Aperis en ĝi plej ofte ĥalkopiritoj, galenito, ercoj de kobalto kaj de arĝento,escepte eĉ pura arĝento kaj aliaj mineraloj. Je dudek jaroj pli poste estis fare de torentaj pluvoj malkovrita alia vejno, sur kiu estis fondita minejo Milostivá ruka Páně. En interŝanĝo de la deksesa kaj la deksepa jarcentoj estis en trafiko multe da minejoj: Michal, Feigen, Voršila, Jiří, Římský orel, Mnich, Jan, Tři paní, Pivní desátek kaj aliaj. En ŝakto Louka estis minita sume 1144 kg da arĝento.

Krom la arĝento oni minis ĉe la urbo ankaŭ ferercon.

Dum tridekjara milito okazis karakteriza dampo de la minado kaj ties renovigo estis nur tre malrapida, ĉar en la ĉirkaŭaĵo mankis laborfortoj kaj la minejoj mem tre dezertiĝis.

Novepoka historio[redakti | redakti fonton]

En periodo senpere antaŭ la Dua Mondmilito okazis vico de kunpuŝiĝoj inter Gardistaro de defendo de ŝtato kaj taĉmento de sudetgermana Freikorps. Ili kulminis la 25-an de septembro 1938, kiam membroj de Sudetgermana partio eksplodigis fervojlinion sur rando de la urbo, kaj kaŭzigis elreligon de la trajno. Tiutempe jam okazis evakuado de ĉeĥaj loĝantoj kaj la 5-an de oktobro la urbo estis okupita fare de taĉmentoj de wehrmacht. La milito signifis limigon kaj iom post ioman likvidon de fabrikado. Urbana lernejo estis reguligita en malsanulejon kaj instruado parte okazis en konstruaĵoj de fabrikoj. Vejprtaj firmaoj suferis pro malbonaj liveroj de materialoj, kaj ili ne kapablis konkurenci al germana industrio, eĉ kiam en la urbo estis establitaj du militkaptitejoj, kies militkaptitoj laboris en la fabrikoj. En koncentrejojn estis el la urbo forveturigitaj 57 viroj kaj kvar virinoj, el kiuj kvin mortis. Sed pluaj loĝantoj estis forveturigitaj en aliajn koncentrejojn.

Liberigo de la urbo fare de Ruĝa Armeo okazis la 8-an kaj la 9-an de majo 1945. Kunigon kun la enlando de komence sekurigis regimento de revoluciaj gvardioj Albatros kaj bataliono Železo, kies celo estis certigi sekuran funkciadon sur la fervojo. Pri la sekureco en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo zorgis ĝendarmoj kaj anoj de limgardistaro, kiuj revenis en la urbon el la enlando, plu du rotoj de soldata garnizono kaj taĉmento de Ruĝa Armeo. Krom aliaj ilia celo estis limigi kontrabandadon.

Neorganizita forŝovo de la germana loĝantaro komencis jam en la jaro 1945. La organizitaj forŝovoj de loĝantoj de Vejprty kaj najbaraj vilaĝoj okazis de marto ĝis oktobro de 1946. En Germanion forvojaĝis dum ili 9910 homoj, dum kio dum la popolnombrado el la 17-a de majo 1939 en la urbo vivis 10667 homoj. Sed pluaj germanaj loĝantoj elloĝiĝis ankoraŭ en aprilo de 1948. La enloĝigado de la malplenigita urbo fare de ĉeĥoj ne sukcesis. En la jaro 1945 ja revenis loĝantoj, kiuj devis forlasi la urbon antaŭ la milito, kaj estis venantaj etaj agrikulturistoj, sed necerta estonteco de industrio kaj krudaj naturkondiĉoj kaŭzis, ke la nombro de loĝantoj de la urbo revenis eĉ ne al duono de la antaŭmilita stato.

Kun fino de la Dua Mondmilito finis sian agadon ankaŭ vejprta bierfarejo. Rajton kuiri bieron al la urbo donis en la jaro 1607 imperiestro Rudolfo la 2-a.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 471
18806 433
18908 499
190010 039
191011 898
192110 422
JaroLoĝantoj
193011 751
19504 788
19614 674
19703 682
19803 897
19913 320
JaroLoĝantoj
20013 336
20112 950
20142 939
20162 827
20172 839
20182 891
JaroLoĝantoj
20192 871
20202 866
20212 695
20222 704
20232 793

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En strato de Bedřich Smetana situas la plej malnova vejprta preĝejo de sankta Marteno
  • Paroĥa preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
  • Ludomo n-ro 309/22 kun mansarda tegmento devenas el la jaro 1787.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panorama vido el monteto Kamenný vrch direkte al Nové Zvolání
Panorama vido el monteto Kamenný vrch direkte al Nové Zvolání