Přísečnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri vilaĝo ĉe Zbiroh, kiu foje havadis la saman nomon, temas artikolo Přísednice.
Pri akva rezervujo temas artikolo Akva rezervujo Přísečnice.
Přísečnice
germane Pressnitz
forlasita vilaĝo • minejurbo • katastra areo en Ĉeĥio
Placo
Blazono
Oficiala nomo: Přísečnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Kryštofovy Hamry
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Akva rezervujo Přísečnice
Situo Přísečnice
 - koordinatoj 50° 27′ 55″ N 13° 07′ 55″ O / 50.46528 °N, 13.13194 °O / 50.46528; 13.13194 (mapo)
Katastro 12,9 km² (1 290 ha) Přísečnice
Unua skribmencio 1335
 - pereo 1970-aj jaroj pro akva rezervujo Přísečnice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Přísečnice
Portalo pri Ĉeĥio

Přísečnice (germane Pressnitz) estas pereinta urbo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. La unua skribmencio devenas el la jaro 1335. La evoluo de la urbo estis kondiĉigita per minado de fererco kaj arĝento. La urbo pereis en la 1970-aj jaroj pro kaŭzo de konstruado de akva rezervujo Přísečnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Minado[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri arĝentaj minejoj en Přísečnice estas el la 14-a jarcento, iom post iom oni minis ĉi tie krom ercoj de arĝento ankaŭ ercoj kuun enhavo de arseno, kobalto, nikelo, bismuto kaj en malpli granda kvanto ankaŭ kupro. El duono de la 15-a jarcento konserviĝis informoj pri martelegejoj de senjoroj el Šumburk. En la jaro 1459 akiris la posedantoj de senjorujo Lobkovicidoj minejajn privilegiojn por minado en trimejla ĉirkaŭaĵo de Hasištejn, en kiun falis ankaŭ Přísečnice. En la jaro 1546 reĝo Ferdinando la 1-a aĉetis Přísečnice-on kaj avancis ĝin je minejurbo. Pase de la tempo okazis svingoj en intenseco de la minado kaj ties plej sukcesa periodo estis la 16-a jarcento. En la 17-a jarcento komencis aperi malfacilaĵoj kaŭzitaj pro longa funkciado de la minejoj. Tiuj nome ttrapentris en grandan profundaĵon kaj atingis ĝis nivelo de deakvigata hereda galerio Domo aŭstra, do estis necese kalkuli kun aldonaj kostoj por deaktigado. Post [[tridekjara milito estis renovigataj jam nur minejoj kun sufiĉaj ercoj.

Revivigo de la minista agado okazis nur komence de la 18-a jarcento, kiam estis malfermitaj dekkvar minejoj, kiujen la jaro 1711 kaj 1712 sume produktis 188 kg da arĝento.

Tridekjara milito[redakti | redakti fonton]

Batalo ĉe Přísednice en 1641

Dum la tridekjara milito Přísednice estis tre trafita pro tramarŝoj de imperietraj kaj svedaj soldataroj kaj rekatoligo, kiu gvidis al ondo de elmigrado. En la jaro 1639 venas en Bohemion granda sveda soldataro gvidata de generalo Banner. La 11-an de marto unu el liaj taĉmentoj enpenetris en la urbon, kie la soldatoj forrabis ĉiujn domojn kaj multajn iliajn loĝantoj batis. Kelkaj virinoj furiozadon de la soldatoj ne supervivis. La svedoj forportis precipe monon, vestojnkaj forkondukis ankaŭ ĉiujn ĉevalojn. Krom tio ili postulis elaĉetan monon en alteco 500 talerojn, sed fine ili devis kontentiĝi kun kvinono de la menciita sumo. Poste ili tralasis militkaptitan paroĥestron, kontraŭ loka forĝisto ili postulis pluan elaĉetan monon.

Dum retiriĝado antaŭ la pli nombra imperiestra armeo generalo Banner ekcelis en montpasejon de Přísečnice kaj lasis dum batalo ĉe Přísečnice en marto de 1641 forbruligi la urbon. La 10-an de marto, mallongtempe post tiu ĉi evento, la kvardekkvinjara Banner mortis. Post la batalo estis por defendi la tn. montpasejon de Přísečnice konstruitaj du lignoargilaj fortikaĵoj defendataj de 35 muskedistoj el Chomutov, Žatec kaj Kadaň. La unua troviĝis norde de Vejprty super pereinta fabriko Blechhammer kaj la alia situis proksime de Přísečnice mem, verŝajne en lokoj inundigitaj de la akvo de la rezervujo. La muskedistoj en aŭgusto de 1644 enfalis en la urbon kaj mortigis kvar personojn. La urbo suferis ankaŭ en januaro de 1643, kiam svedoj tra ĉi tie invadis ĝis Kadaň kaj en decembro de 1644, kiam dum defendo falis 17 muskedistoj. Ambaŭ menciitajn fortikaĵojn konkeris en la jaro 1645 soldataroj de sveda generalo Torstenson, kiu lasis detrui ilin kaj bruligi. La urbon trafis pluaj tramarŝoj de soldataroj kaj lastfoje ĝi estis dum la tridekjara milito forrabita fare de sveda soldataro en la jaro 1648.

La dekoka kaj la deknaŭa jarcentoj[redakti | redakti fonton]

En duono de la 18-a jarcanto okazis pereo de la minado kaj en la urbo disvastiĝis lancetado de puntoj. En la urbo estis loĝigita dum sepjara milito prusiaj kaj imperiestraj soldataroj. En la jaro 1759 eksplodis en Přísečnice ampleksa incendio.

Grafino Gabriela Buquoy-Longueval[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1832 aĉetis la senjorujon de Přísečnice grafino Gabriela Buquoy. Ŝi estis nomata anĝelo de Ercmontaro. Ŝi helpis homojn per tio, ke ŝi aĉetis de ili la puntojn. En la jaroj, kiam ekregis en la urbo malsato, estis en la kastelo disdividataj nutraĵoj, vestoj. Ŝi lasis reguligi rojon Přísečnice, por ke oni povu flosigi sur ĝi lignon. Ŝi ankaŭ igis konstrui ŝoseon el Přísnice ĝis Kalek kaj ĝis Kovářská. En la jaro 1848 ŝi nuligis servutecon.

Kiam en la dua duono de la 19-a jarcento oni planis konstruadon de fervojlinio el Chomutov ĝis Vejprty, gvidantaro de la urbo rifuzis ĝin. Plej proksima stacio tiel fariĝis stacidomo en Rusová, kiu estadis vintre ofte malfacile alirebla. Manko de alligo al fervojo pli poste partoprenis en iom post ioma malfloro de la urbo.

Dudeka jarcento[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento la urbo estis sidejo de Politika distrikto Přísečnice.

Komence de la 1970-aj jaroj oni decidis pri konstruado de valbaraĵo, kiu gvidis al iom post ioma malkonstruado de la urbo kaj inundigo de ties teritorio. Lastaj situantaj domoj en la placo estis uzitaj kiel kulisoj por germana filmo Traumstadt (reĝisoro Johannes Schaaf), kiu estis filmita laŭ motivo de romano Lando de revistoj de Alfred Kubin, kaj en rekta vido en la jaro 1973 eksplodigitaj. Ofice la municipo estis nuligita al la 30-a de junio 1974 kaj ties teritorio estis almembrigita al municipo Kryštofovy Hamry. Ankoraŭ antaŭe estis detruitaj ankaŭ proksimaj vilaĝoj Rusová, Dolina kaj parto de municipo Kotlina, kiuj tiam enfalis en ŝirman zonon de la akva fonto. Vilaĝo Venkov, kiu estis domaro de Přísečnice, estis detruita tute en la jaro 1974 kaj hodiaŭ estas sur ties teritorio nur refreŝigejaj kabanoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 2988 3487 3433 4080 3668 2632 2606 731 660 395 . . 4 3
Domoj 425 439 448 451 432 430 435 489 208 107 . . 3 2

Signifaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]