Sudetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas Sudetojn.
Sudetio
ĉeĥe Sudety, germane Sudetenland, pole Kraj Sudetów
teritorio
Sudetio
Oficiala nomo: Sudetio
Lando Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
Sekvanto Regna govio Sudetio
Naciecoj sudetgermanoj, ĉeĥoj
Lingvoj la germana, la ĉeĥa
Regionoj de hodiaŭa Ĉeĥio, loĝigitaj laŭ ĉeĥoslovaka popolnombrado en la jaro 1910 plejparte de germanlingva loĝantaro
Regionoj de hodiaŭa Ĉeĥio, loĝigitaj laŭ ĉeĥoslovaka popolnombrado en la jaro 1910 plejparte de germanlingva loĝantaro
Regionoj de hodiaŭa Ĉeĥio, loĝigitaj laŭ ĉeĥoslovaka popolnombrado en la jaro 1910 plejparte de germanlingva loĝantaro
Regionoj de hodiaŭa Ĉeĥio, loĝigitaj laŭ aŭstra popolnombrado en la jaro 1910 plejparte de germanlingva loĝantaro
Regionoj de hodiaŭa Ĉeĥio, loĝigitaj laŭ aŭstra popolnombrado en la jaro 1910 plejparte de germanlingva loĝantaro
Regionoj de hodiaŭa Ĉeĥio, loĝigitaj laŭ aŭstra popolnombrado en la jaro 1910 plejparte de germanlingva loĝantaro
Procento de la germana loĝantaro en Ĉeĥio en 1930
Procento de la germana loĝantaro en Ĉeĥio en 1930
Procento de la germana loĝantaro en Ĉeĥio en 1930
Vikimedia Komunejo: Reichsgau Sudetenland

Sudetio, Sudetlando (ĉeĥe Sudety, germane Sudetenland, pole Kraj Sudetów) estas nomo por limregionaj regionoj de Ĉeĥio, en kiuj superis germana loĝantaro.

Deveno de la nomo Sudetio, Sudetoj ne estas unusignifa. La plej ofta klarigo asertas, ke la devena geografia termino Sudéta estas vorto de kelta deveno, kunmetita el la gramatika bazo Sud- (apro) kaj sufikso -éta (arbaro), sume do „Arbaro de aproj“. Iam oni notas alian klarigon, ekz. helpe de malnovĝermana vorto „Sudtha“, tradukata kiel „arbaro“. La termino estas dokumentita jam en malnovtempo ĉe Klaudius Ptolemeo.

Sudetio en la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la unua mondmilito la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio gvidis armitajn konfliktojn je disputeblaj limregionaj teritorioj (kiel eĉ ekz. kontraŭ Pollando je suda parto de Silezio eĉ ne iu jam tiam parolinte pri Sudetio). En tiama koncepto la armeo, sed eĉ policaj taĉmentoj subpremante sociajn maltrankvilojn, ofte nacie kolorigitaj, subtenis tion. Eĉ civiluloj, la ĉeĥoslovakaj civitanoj de ĉiuj nacioj, sed eĉ ankaŭ de la germana nacieco estis pafmortigitaj de la ĉeĥoslovakaj soldataroj en interbataloj. Pli malfrue tiuj ĉi viktimoj estis uzataj al intensigo de konfliktoj, precipe en Sudetio.

Silezio, Pollando[redakti | redakti fonton]

Sudetoj de komence evidente ensumigis sole montarojn en sudokcidento de Silezio, sed baldaŭ ĝi markis la tutan sistemon de la montaro ekde la malsupra fluo de rivero Ohře ĝis rivero Odro, do nordan parton de montaroj Ercmontaro, Luzacia Montaro, Jizerské hory, Gigantmontaro(Karkonoŝe),Rudawy Janowickie, montĉenoj: Kaczawskie, Walbrzyskie, Kamienne(Ŝtonmontaroj),Sowie(Strigmontaro), Bardzkie, Stolowe(ĉeĥe:Stieny), Bystrzyckie, Zlote (ĉeĥe: Rihlebske Hory), Masivo de Snieznik(Ĉeĥe:Kralicky Sneznik) Orlické hory, kaj Jeseníky. En la pola lingvo la nomo Sudetoj markas ankaŭ zonon de valo de Elbo ĝis Moravia pordego.

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Kiam Ĉeĥoslovakio en la jaro 1918 estis estiĝinta, per la termino Sudetio oni markis unu el kvar provincoj, kiuj en oktobro, decembro de 1918 servis al klopodoj de aŭstria-germana minoritato pri forŝiro de limregiona teritorio de Ĉeĥoslovakio kaj ties aligon al Aŭstrio. La ĉeĥoslovaka registaro aligis sen pli grandaj armeaj agadoj la teritorion de ĉiuj kvar provincoj inter la 1-a de decembro ĝis la 20-a de decembro de 1918.

Sudetio en norda Moravio ensumigis la teritorion proksimume kun areo 6 543 km2 kun proksimume 650 000 loĝantoj kaj centro en urbo Opava.

En la 20-aj kaj la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la termino Sudetio oni komencis uzi por plimulto da limregionaj teritorioj de Ĉeĥaj landoj (inkluzive de Moravio kaj Silezio), kie vivis ĝis la jaro 19451946 granda germana minoritato (3 ĝis 3,5 milionoj da loĝantoj).

Germanio[redakti | redakti fonton]

La termino, kiu akiris teritorie politikan enhavon, estis misuzita de germanaj nazioj subtenata de parto de germana loĝantaro de Sudetio (precipe de Sudetgermana partio, SdP) al disbato de la demokratia Ĉeĥoslovakio. Tiu ĉi teritorio estis nome ekde la 10-a jarcento neniam dubita parto de Ĉeĥa ŝtato, respektive lando de Ĉeĥa Krono, kvankam ĉi tie ekde la 13-a jarcento vivis germana loĝantaro, kiu ĉi tie havis majoritaton. Post munkena interkonsento (1938) estis kiel Sudetio markata la plena teritorio rezignita de Ĉeĥoslovakio sub premo pere de grandpotencoj al la hitlera Germanio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Germana okupo de Ĉeĥoslovakio.

Kiam estis kreita Protektorato Bohemio kaj Moravio laŭ decidiĝo de Hitler el aprilo de 1939 la pli granda parto de Sudetio, la t.n. Sudetengau (Gau-Sudetenland), fariĝis teritorie administra tutaĵo de la Tria regno ensumigante regionon ekde Domažlice ĝis Moravia Ostrava kun centro en Liberec, kie havis sidejon regna regiona administranto Konrad Henlein; la teritorio dividiĝis en 3 distriktojn: Cheb (germane Eger), Ústí nad Labem (Aussig) kaj urbon Opava (Troppau). La resto de la teritorio en sudo estis aligita al la eksa Aŭstrio.

Renovigita Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Post la malvenko de la naziisma Germanio estis la plena rezignita limregiona teritorio redonita reen al Ĉeĥoslovakio kaj samtempe surbaze de la Potsdama Interkonsento de la venkintaj grandaj potencoj (1945) oni devigis preskaŭ ĉiujn etne germanajn loĝantojn forlasi Ĉeĥoslovakion. Jam antaŭe ekde majo okazis kontraŭleĝa, tiel nomata sovaĝa forŝovo kun multe da perfortaj ekscesoj.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Dum per ĉeĥoslovaka-aŭstria kontrakto estis fakte solvita la demando de kompenso de la forŝirita germana loĝantaro ĝis Aŭstrio, kelkaj sudetaj germanoj, spite al fermita ĉeĥa-germana deklaro (ratifita en 1997), ne konsideras la problemon de sia forŝovo kaj konfisko de la posedaĵo surbaze de „kolektiva kulpo“ de dekretoj de Beneš kiel fermitan.

(Noto: Jura problemo estas, aŭ povus esti, la de kelkaj ĉeĥaj politikistoj emfazataj „kontinueco“ de la hodiaŭ jam arĥaiĝintaj dekretoj de Beneš kaj la jura aranĝo de hodiaŭa Ĉeĥio. Sed la jurbazoj de ŝtatoj de la hodiaŭa Eŭropo estas fonditaj en moderna koncepto de la juro.)

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]