Regna govio Malsupra Danubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regna govio Malsupra Danubio
ĉeĥe: Říšská župa Dolní Podunají, germane: Reichsgau Niederdonau
Administra unuo de Nazia Germanio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Reichsgau Niederdonau
Regiono Sudetio
Parto de Nazia Germanio
Ĉefurbo Krems
Situo Krems
 - alteco 203 m s. m.
 - koordinatoj 48° 25′ 00″ N 15° 37′ 00″ O / 48.41667 °N, 15.61667 °O / 48.41667; 15.61667 (mapo)
Loĝantaro 1 698 658 (1939)
Estiĝo 12-a de marto 1938 Anschluss
 - pereo 8-a de majo 1945 kapitulaco
Goviestro Hugo Jury
Naciecoj sudetgermanoj, ĉeĥoj
Lingvoj la germana, la ĉeĥa
Situo de Krems enkadre de Aŭstrio
Situo de Krems enkadre de Aŭstrio
Situo de Krems enkadre de Aŭstrio
Administra divido de Nazia Germanio en 1944
Administra divido de Nazia Germanio en 1944
Administra divido de Nazia Germanio en 1944

Regna govio Malsupra Danubio, ankaŭ Malsupradanubia govio (germane: Reichsgau Niederdonau, ankaŭ Malsupra Danub(i)o) estas nomo de historia administra formacio kreita de naziistoj sur la okupita teritorio de Aŭstrio (Orienta Markio, ger. Ostmark), en la sudorienta Bohemio, sude de Moravio kaj sur parto de Slovakio (Devín kaj Petržalka) la 1-an de majo 1939 surbaze de leĝo "pri aranĝo de administrado en Orienta Markio" [1]. Rekta antaŭulo de tiu ĉi govio estis Landa hetmanujo Malsupra Danubio (ger. Landeshauptmannschaft Niederdonau)[2] kiu estis ekde la 15-a de aprilo 1939 surbaze de leĝo "pri membrigo de sudetgermanaj teritorioj" [3] teritorie identa kun tiu ĉi govio. Laŭ la leĝo metropolo de la govio estis urbo Krems (germane: Krems an der Donau), tamen la goviaj administraj organoj havis sidejon en Vieno alinomita al Granda Vieno (germane: Gross-Wien). Tiu ne estis konsito de la regna govio Malsupra Danubio, sed ĝi kreis ankaŭ memstaran regnan govion. Oni planis transŝovon de la administraj organoj ĝis Krems, sed tio jam neniam okazis. [4]

Limigo de la govio[redakti | redakti fonton]

La govio ensumigis la tutan teritorion de antaŭa landa hetmanujo Malsupra Danubio: preskaŭ la tutan tetitorion de la moderna aŭstra federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio (80 malsupraaŭstriaj municipoj estis tiam konsisto de Vieno), plu la nordan kaj mezan parton de Burgenland (politikajn distriktojn Eisenstadt, Mattersburg, Neusiedl am See, Oberpullendorf, kaj urbojn Eisenstadt kaj Rust), slovakan Devín kaj Petržalka, sudan parton de Moravio (regionon ĉirkaŭ Slavonice, regionon ĉirkaŭ Znojmo, regionon ĉirkaŭ Mikulov, Valticion, Dijan triangulon) kaj sudorienton de Bohemio (Vitorazion kaj regionon ĉirkaŭ Nová Bystřice).

Pereo de la govio[redakti | redakti fonton]

La govio ĉesis ekzisti en aprilo de 1945, kiam ties teritorion konkeris taĉmentoj de la soveta Ruĝa Armeo. La antaŭe ĉeĥoslovakaj teritorioj estis redonitaj al la renovigita Ĉeĥoslovakio. Post renovigo de sendependeco de Aŭstrio la 27-an de aprilo 1945 estis en la aŭstri parto de la eksa govio renovigita la 1-an de majo 1945 federacia lando Malsupra Aŭstrio, sed kiu ĝis la 30-a de septembro 1945 ensumigis ankaŭ la nordan parton de ĝis nun senĉese nuligita Burgenland. La 1-an de oktobro1945 [5] poste okazis la renovigo de la federacia lando Burgenland. La katastra teritorio Hinterberg, kiu estis alligita en la jaro 1938 al supraaŭstria urbo Steyr, restis eĉ plu ties konsisto kaj ĝi ne estas jam konsisto de Malsupra Aŭstrio, kio estis definitive konfirmita per ŝanĝo de la aŭstria federacia konstitucio en la jaro 1958.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]