Dija triangulo
Dija triangulo (Ĉedija korno) | |
ĉeĥe: Dyjský trojúhelník | |
teritorio | |
Kverko ĉe kasteleto Lány
| |
Oficiala nomo: Dija triangulo | |
Kromnomo: Moravia Amazonio | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Administrado | Ĉeĥio |
Historia regiono | Moravio |
Najbaras kun | Aŭstrio, Slovakio |
Riveroj | Dijo, Moravo |
Situo | Dija triangulo |
- koordinatoj | 48° 40′ 00″ N 16° 57′ 00″ O / 48.66667 °N, 16.95000 °O (mapo) |
Katastro | 30,00 km² (3 000 ha) Břeclav + Lanžhot |
Loĝantaro | neloĝigata |
Valego | Malsupramoravia valego |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Moravio (markita verde) kaj Dija triangulo (markita ruĝe)
| |
Vikimedia Komunejo: Dyjský trojúhelník | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Biologie valora regiono |
Dija triangulo (ĉeĥe: Dyjský trojúhelník) (ankaŭ Moravia-dija triangulo, ĉeĥe: Moravsko-dyjský trojúhelník, dum la Unua respubliko Ĉedija korno, ĉeĥe: Podyjský roh) estas teritorio en Ĉeĥio kun areo 30 km² etendiĝanta sur la plej suda terangulo de Moravio, apud kunfluejo de riveroj Dijo kun Moravo, kreanta la plej sudajn partojn de la katastroj de urboj Břeclav kaj Lanžhot. Dija triangulo iam estas alvicigata al Valticio, sed kun kiu ĝi teritorie ne koneksas, sed malgraŭ tuo ĝi partoprenis kun ĝi similajn sortojn, ĉar ambaŭkaze temis pri unu el tri teritorioj almembrigitaj el Aŭstrio al Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920.
Dija triangulo estas apudrivera ebenaĵo kun praarbara ĉerivera arbaro nomata Moravia Amazonio, kiu ne estas enloĝigita. La regiono estas el vidpunkto de biodiverseco prikonsiderata kiel unu el la plej valoraj en Mez-Eŭropo, sed la nuna mastrumado havas por ĉi tiea ĉerivera komplekso tre negativan falon. La regiono estas enskribita en liston de UNESCO, ĝi estas konsisto de Ramsar-Interkonsento kaj ĝi estas markata kiel eŭrope signifa loko, sed spite al sia nedisputebla bilogia kaj socia signifo ĝi ne uzas ĝis nun ŝtatan protekton, kiu evizus neniigadon de ĉi tiea pejzaĝo elflanke de ŝtata entrepreno Arbaroj de ĈR.[1]
Historia resumo
[redakti | redakti fonton]Ĝis la jaro 1041 temis pri parto de Moravio. Sed tiun jaron tiun ĉi teritorion perdis Břetislav la 1-a kaj ĝi sekve fariĝis konsisto de Orienta Markio, pli poste konsisto de Malsupra Aŭstrio. Al Ĉeĥoslovakio tiu ĉi teritorio estis alligita en la jaro 1920, samtempe ĝi estis realligita al Moravio kaj en ties kadro enmembrigita en politikan distrikton Hodonín kaj juĝeja distrikto Břeclav. Ĝis la jaro 1920 temis pri partoj de katastroj de la malsupraaŭstriaj municipoj Bernhardsthal (ĉeĥe: Pernitál), Hohenau an der March (ĉeĥe: Cáhnov) kaj Rabensburg (ĉeĥe: Ranšpurk). En la jaroj 1928–1938 ĝi estis konsisto de Lando moraviasilezia, dum kio la aparteneco al la municipoj kaj al la politikaj kaj la juĝejaj distriktoj restis netuŝita. Post la subskribo de Munkena interkonsento estis en oktobro de 1938 la tuta Dija triangulo okupita fare de nazia Germanio kaj en ties kadro enmembrigita en la tn. Sudetgermanajn teritoriojn. Sekve en la periodo ekde la 15-a ĝis la 30-a de aprilo 1939 konsisto de Landa hetmanujo Malsupra Danubio, ŝanĝita al la 1-a de majo 1939 en Regnan govion Malsupra Danubio (germane: Reichsgau Niederdonau). Kiel konsisto de tiu ĉi tutaĵo restis tiu ĉi regiono ĝis liberigo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1945, kiam okazis renovigo de la ŝtataj administraj rilatoj el la tempo antaŭ Munkena interkonsento kaj per tio ankaŭ redono de teritorio al Ĉeĥoslovakio. La saman evoluon, kiun havis Dija triangulo en la jaroj 1938–1945, havis en tiu ĉi periodo ankaŭ regiono najbaranta kun ĝi en la nordo, ĉar la nazia Germanio aneksis en la moderna distrikto Břeclav multe pli grandan teritorion. En la jaroj 1945–1948 Dija triangulo estis denove konsisto de lando Moraviasilezia, samkiel ĉiuj malpli superaj administraj tutaĵoj el la tempo antaŭ la jaro 1938. Ekde la 1-a de januaro 1949 ĝi estas konsisto de distrikto Břeclav, de komence ĝis la jaro 1960 konsisto de Regiono Brno, poste ekde la jaro 1960 konsisto de Sudmoravia regiono. En la tempo de komunisma reĝimo okazis sur la teritorio de Dija triangulo reguligo de la katastra limo inter Břeclav kaj Lanžhot. Dum la socialisma Ĉeĥoslovakio la regiono estis samtempe konsisto de nealirebla limregiona zono por publiko. En la jaro 1997 Dijan triangulon tuŝis reguligo de la ŝtatlimo kun Slovakio, en la jaro 2011 poste reguligo de la limo kun Aŭstrio.
Ĉasrezervejo Soutok
[redakti | redakti fonton]Plimulton de la teritorio de Dija triangulo prenas ĉasrezervejo Soutok, la plej granda en Ĉeĥio. La ĉasrezervejo estas en administrado de la ŝtata entrepreno Arbaroj de Ĉeĥa respubliko – Arbara uzino Židlochovice, kiu ĉi tie bredas parhufulojn.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Trilanda punkto inter Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Slovakio
- Landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio
- Landlimo de Ĉeĥio kaj Slovakio
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kunfluejo de Moravo kaj Dijo, vido el la slovaka bordo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.ceskatelevize.cz/ivysilani/1095913550-nedej-se/420235100161011-boj-o-moravskou-amazonii
- ↑ Ĉasrezervejo Soutok, URL: http://www.lesycr.cz/lz4/lesni-zavod-zidlochovice/myslivost-sparkata-zver/obora-soutok.ep/ Arkivigite je 2010-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- 16° E
- 48° N
- Geografio de Sudmoravia regiono
- Ĉeriveraj arbaroj en Sudmoravia regiono
- Geografio de distrikto Břeclav
- Lanžhot
- Břeclav
- Historio de Malsupra Aŭstrio
- Akvokolekta areo de Dijo
- Akvokolekta areo de Moravo
- Terlangoj de Ĉeĥio
- Landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio
- Landlimo de Ĉeĥio kaj Slovakio
- Malsupramoravia valego
- Mediprotektado en Ĉeĥio
- Biosferaj rezervejoj
- Biosferaj rezervejoj en Ĉeĥio
- Ramsar-malsekejoj en Ĉeĥio
- Ramsar-malsekejoj
- Zonoj de speciala konservado en Sudmoravia regiono
- Zonoj de speciala konservado en Ĉeĥio
- Kunfluejoj en Ĉeĥio
- Ĉeriveraj arbaroj
- Liĥtenŝtejnidoj
- Ĉasrezervejoj en Ĉeĥio
- Arbara mastrumado en Ĉeĥio
- Trilanda punkto