Landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transpasejo de ĉeĥa-aŭstra ŝtatlimo ĉe Valtice en Sudmoravia regiono

Landlimo de Ĉeĥio kaj Aŭstrio estas ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Ĝi havas longecon 460,3 km kaj ĝi estas tel la 3-a plej longa limo de Ĉeĥio kaj la 3-a limo de Aŭstrio. El la oriento la limo komenciĝas sur kunfluejo de riveroj Moravo kaj Dijo, kio estas trilanda punkto de Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio (Dija triangulo) kaj finiĝas sur Trilanda punkto en Šumava, kie ĝi najbaras kun Germanio. La limom kreas en regiono de Bohemio precipe montarriĉa tereno – Novohrada montaro kaj Šumava, en la moravia parto plejparte naturaj obstakloj ne ekzistas, la limo ĉi tie tre libere observas direkton de fluo de rivero Dijo.

Ĝis la jaro 1990 estis antaŭ la limoj kun Okcidenta Germanio kaj Aŭstrio lokigita la tn. limzono, kiu estis preskaŭ ellandigita kaj ĝi servis nur por sekurecaj celoj. Pli poste okazis ĝia revitaligo, renovigo de la fermitaj lokoj kaj ilia malfermo plejparte por turistoj (ekzemple en Šumava aŭ en Podyjí). Tiun ĉi limon eblas dank' al Traktato de Schengen, same kiel ĉiuj ĉeĥaj limoj, ekde la jaro 2007 libere transpaŝi, jam ekde la jaro 2004 la transiro estis simpligita dank' al membreco en EU.

Parto de teritorio de Vitorazio, la tn. Okcidenta Vitorazio (hodiaŭ ankaŭ nomata Vitorazio) kun areo 113 km² Ĉeĥoslovakio akiris de Aŭstrio la 31-an de julio 1920 surbaze de Traktato de Saint-Germain-en-Laye subskribita jam la 10-an de septembro 1919. La aŭstra parto de la teritorio en certan mezuron kongruas kun la teritorio de la moderna malsupraaŭstra distrikto Gmünd.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]