Traktato de Schengen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Membroj de la traktato de Schengen

Traktato de Schengen estas interkonsento kiu forigas ŝtatliman kontrolon de personoj, kiuj traveturas trans ŝtatlimoj inter la traktato-ŝtatoj. Anstataŭe ĝi pliintensigas kunlaboron en sekuro kaj politiko pri aziloj. Ĝi temas ankaŭ pri ĉeŝtatlima kunlaboro.

La interkonsento estis subskribita la 14-an de junio 1985 en urbo Schengen en Luksemburgo.

Partoprenantoj de traktato[redakti | redakti fonton]

Membroj de traktato[redakti | redakti fonton]

Plenaj membroj[redakti | redakti fonton]

je la fino de 2015, kun dato de eknuligo de ŝtatlima kontrolo:

Membroj de traktato kun datoj de eknuligo de kontrolo
Nuntempa landlima signo

en flughavenaj landlimaj trairejoj: a) ekde 30-a de marto 2008, b) ekde 29-a de marto 2009

Membroj de facto[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Monako.svg Monako (malfermata landlimo kun Francio)
  • Flago-de-San-Marino.svg San-Marino (malfermata landlimo kun Italio)
  • Flago-de-Vatikanurbo.svg  Vatikanurbo (malfermata landlimo kun Italio)

Kontrolo estas sur landlimoj de Andoro kun Francio kaj kun Hispanio.

Membroj malaktivaj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ŝtatoj ja subskribis la traktaton, sed ankoraŭ (2016) ne plenumas la kondiĉojn por eknuligi la landlimajn kontrolojn. Ili estas:

Aliaj faktoj[redakti | redakti fonton]

La 26 Schengen-landoj estas: Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Islando, Italio, Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Svedio kaj Svislando. Ĉiuj ĉi landoj membras en Eŭropa Unio, escepte de Norvegio, Islando, Svislando kaj Liĥtenŝtejno.

Svislando kiel unua ne-EU-ano subskribis la traktaton kaj ekaplikos ĝin en 2008, sed nur por personoj. Ĉar Svislando ne membras en la dogana unio, oni plu kontrolos la varan trafikon.

Interesa sed jure enigma estas la kondiĉo de la membroj de facto.