Schengen-spaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo de la Schengen-spaco
  •  Landoj de la Schengen-spaco
  •  Landoj kun malfermitaj landlimoj
  •  Ŝtatoj membroj de EU devigataj aliĝi al la Schengen-spaco

La Schengen-spaco estas la areo kiu konsistas el 26 eŭropaj landoj kiuj forigis siajn landlimajn kontrolejojn en la komunaj landlimoj, ankaŭ konataj kiel internaj landlimoj. La spaco kreiĝis en 1985 pere de la Traktato de Schengen kaj ekfunkciis en 1995 por forigi la komunajn landlimojn inter la anoj kaj establi komunajn kontrolejojn en la ekstera parto de tiuj landoj. En la praktiko, la Schengen-paco funkcias, laŭ migraj terminoj, kiel nur unu lando, kun komuna politiko pri viz-donado.

Oni ne konfuzu la Schengen-spacon kun la Eŭropa Unio, ĉar ekzistas ŝtatoj anoj de la Unio kiuj ne estas parto de la spaco, dum aliaj landoj estas integritaj en la Schengen-spaco kaj ne apartenas al la Unio. Dudek du el la dudek ok membroj ŝtatoj de la Eŭropa Unio partoprenas en la Schengen-spaco. El la ses membroj ŝtatoj de la EU kiuj ne estas parto de la spaco, kvar —Bulgario, Kroatio, Kipro kaj Rumanio— havas la leĝan devon kaj deziras aliĝi al la zono, dum la aliaj du —Irlando kaj Britio— preferas resti for. La kvar ŝtatoj membroj de la Eŭropa Liber-Komerca AsocioIslando, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svislando— subskribis la Traktaton de Schengen aliĝante al ĝia spaco, kvankam ili ne apartenas al la Eŭropa Unio. Cetere, tri eŭropaj etŝtatoj —Monako, San-Marino kaj Vatikano— apartenas de facto al la Schengen-spaco.