Valticio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valticio
(Valčicko)
ĉeĥe: Valticko, germane: Feldsberger Gebiet
regiono
Vido al Valtice
Oficiala nomo: Valticio
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Historiaj regionoj Moravio, Malsupra Aŭstrio, Orienta Markio
Najbaras kun Aŭstrio
Konataj lokoj
Situo Valticio
 - koordinatoj 48° 45′ 00″ N 16° 46′ 00″ O / 48.75000 °N, 16.76667 °O / 48.75000; 16.76667 (mapo)
Ĉefurbo Valtice
Katastro 87,00 km² (8 700 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Lingvo ĉeĥa
Nacieca konsisto ĉeĥoj, moravanoj
Religio kristanismo
Moravio (markita verde) kaj Valticio (markita ruĝe)
Moravio (markita verde) kaj Valticio (markita ruĝe)
Moravio (markita verde) kaj Valticio (markita ruĝe)
Portalo pri Ĉeĥio

Valticio, (ĉeĥe: Valticko, antaŭe skribata Valčicko, germane: Feldsberger Gebiet) estas regiono en suda parto de Sudmoravia regiono en Ĉeĥio, apud limo kun Aŭstrio. Tiu ĉi regiono estis devene konsisto de Moravio, sed jam ekde la 11-a jarcento de Orienta Markio, resp. Malsupra Aŭstrio, kaj nur en la jaro 1920 ĝi estis alligita al Ĉeĥoslovakio. Temis pri unu el tri teritorioj almembrigitaj el Aŭstrio al Ĉeĥoslovakio. Hodiaŭ estas la tuta Valticio konsisto de turiste abunde vizitata Areo de Lednice-Valtice kaj ankaŭ vina turismo en suda Moravio.

Limigo[redakti | redakti fonton]

Temas pri hodiaŭa teritorio de distrikto Břeclav, en ĉirkaŭaĵo de urbo Valtice. Norde tiu ĉi regiono estas limigita per linio kondukanta proksimume sur fiŝlagoj en Lednice kaj oriente proksimume per fluo de Dijo. Laŭ nuntempa katastra membrigo temas pri la tuta katastra teritorio Valtice, Úvaly u Valtic, Hlohovec, Charvátská Nová Ves, preskaŭ la tuta katastra teritorio Poštorná, malgrandan okcidentan randan parton de la katastra teritorio Břeclav, parton de katastro de municipo Sedlec sude de rojo Včelínek, kaj etaj partoj de katastroj de municipoj Ladná kaj Lednice.

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi regiono estis en mezepoko ĝis la jaro 1041 konsisto de Moravio, sed tiujare tiun ĉi teritorion perdis Břetislav la 1-a kaj sekve ĝi fariĝis konsisto de Orienta Markio, pli poste konsisto de Malsupra Aŭstrio, en kiu ĝi poste restis ĝis la jaro 1920, kiam ĝi estis surbaze de traktato de Saint-Germain-en-Laye alligita al Ĉeĥoslovakio kaj en ties kadro enmembrigita en landon Moravian.

Enkadre de Ĉeĥoslovakio tiu ĉi regiono kun areo 87 km² komune kun la tn. Dija triangulo alligita al lando Moravia kiel aparta teritoria unuo Valticio.

Post Munkena interkonsento la tuta Valticio kaj Dija triangulo estis okupita de Tria regno. Tiuj ĉi du teritorioj estis dekomence enmembrigitaj en Sudetgermanajn teritoriojn, sekve al la 15-a de aprilo 1939 ili estis alligitaj al landa hetmanujo Malsupra Danubio, kiu estis al la 1-a de majo 1939 ŝanĝita en Regnan govion Malsupra Danubio, kies konsito ili restis ĝis fino de la dua mondmilito, post ties finigo venis reveno al la antaŭnmilita stato. Dum ekzistado de fera kurteno estis granda parto de Valticio en nealirebla limzono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La slava loĝantaro de Valticio estiĝis per unuiĝo de kroatoj, kiuj ĉi tien venis en la 16-a jarcento, kaj moraviaj slovakoj el la apuda Podluží. Ili kreis tiel distingan folkloron.

Nombro de loĝantoj de Valticio en la unua duono de la 20-a jarcento
municipo komuna lingvo en la jaro 1900[1] nacieco en la jaro 1930[2]
ĉeĥa germana ĉeĥa germana
Hlohovec 990 5 1403 13
Charvátská Nová Ves 1152 74 1880 24
Poštorná 3118 221 3617 189
Úvaly u Valtic 5 697 52 630
Valtice 34 2967 1102 1924

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gemeindelexikon der im Reichsrate vertretenen Königreiche und Länder, I. Niederösterreich (germane). Vídeň: K. K. Statistische Zentralkommission, p. 142.
  2. Statistický lexikon obcí v republice Československé II. Země Moravskoslezská, p. 37–38, 82.