Folkloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Folklora ensemblo Malá Rusava en valaĥia popolkostumo

La nocio folkloro (el la angla folklore: folk "popolo" kaj lore "transdono") entenas la popolajn tradiciojn, legendaron de unu popolo, transdonite perbuŝe.

Al tio apartenas: proverboj, enigmoj, rakontoj, fabeloj, fabloj, legendoj, lulkantoj, rimoj, ŝercoj, kantoj, baladoj, spritaĵojblasfemformuloj. Nuntempe oni alkalkulas ankoraŭ: modernajn legendojn (urba legendo, klaĉo) .

La nocio signifas en pli strikta senco ĉiun popoldevenan tradicion.

La nocion uzis unuafoje en 1846 William John Thoms kiel priskriban nocion por "popolartaj antikvaĵoj" (popular antiquities). Johann Gottfried von Herder okupiĝis unua pri kolektado kaj konservado de la "folkloro", antaŭ ĉio pri popolkantoj. Li klopodis dokumenti la "popolan spiriton", tradiciojn kaj identecon de la germana popolo. La koncepto de Herder trapolitikiĝis per naciismo en la 19-a jc. kaj kondukis al manipulado de la buŝa tradicio. Konsekvenco estis la nacisocialismo. La objektiva folkloresploro evoluis pli poste nur en la 20-a jarcento enkadre de etnografio.

La folkloroj povas enhavi religiajn aŭ mitologiajn elementojn, sed plej ofte okupiĝas pri la kutima transdono de la ĉiutaga vivo. La folkloro ofte unuigas la veron kaj fabelon en unu rakonton.

Folkloro rilatas ofte al naskiĝo, geedziĝo kaj entombigo, festotagoj, popolkutimoj kiel popoldanco, popolmuziko kaj teatraĵoj.

Folkloro respeguliĝas en multaj materiaj terenoj kiel en pentrado, skulptado, arkitekturo, metio, teksaĵoj, ornamaĵoj, vestado kaj manĝaĵoj.

Ideologia vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Nocio de "folkloro" aperis en 19-a jarcento dum Romantikismo. Tiam homoj revis pri "perdita paradizo", kiun urboj kaj industrioj destuus. Ŝajnis al ili ke simpla popolo kaj kamparanoj, kun siaj "tradicioj" estas pli proksimaj de malnova paradiza erao, ol intelektuloj. En frua 20-a jarcento, markistoj, kiel Antonio Gramsci, pensis "folkloron" kiel iluziilon de ekspluantaj klasoj, kiuj volis ke popolo ne havu ŝlosilojn de "vera" kulturo kaj scienco kaj kontetiĝus per malsciencaj folkloraj konoj. Post Dua Mondmilito, oni vidis folkloron kiel ilo por interkompreno de homoj de malsamaj kulturoj. UNESKO en unu el siaj unuaj dokumentoj, rekomendis la studon kaj divastigon de folkloro. Dum malvarma milito multaj komunismaj landoj uzis la folkloron por montri homan aspekton de sia kulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]