Saltu al enhavo

Fablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun fabelo (angle fairy tale)
Fablo
literatura ĝenro Redakti la valoron en Wikidata
alegoria rakonto • popolrakonto
vdr
Kovrilpaĝo de 50 fabloj de Ezopo, tr: Nakagaiko K. Eld: Japana Esperanta Librokooperativo, sen eldonjaro

Fablo estas rakonto, plejofte versa, en kiu agas kaj parolas bestojobjektoj, kaj per kiu oni prezentas moralinstruon, ordinare formulitan komence aŭ fine. La fabloj estas unu el la plej malnovaj literaturaj ĝenroj. Iliajn ŝpurojn ni trovas jam en la Gilgameŝa epopeo aŭ ekzemple en la Biblio (Juĝistoj 9,7 - 16).

Konataj fablistoj estas: Ezopo, Fedro (fablisto), Johano de La Fonteno kaj Ivan Krilov

En Esperanto aperis interalie jenaj kolektoj de fabloj:

Jen ekzemplo de Kálmán Kalocsay el Ezopa saĝo :

La vulpo kaj la vinbero

Allogis la vinbero, sed estis iom alte.
La vulp' klopodis longe, por ĝin atingi salte,
sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida
finfine ŝultrotiris, dirante: "Eh, acida!"

Ekzistas proverbo pri fablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Malsatulon la fabloj ne nutros. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-26 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Fabelo, rakonto pri magia historio.