Spritaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
'The feast of reason, and the flow of soul,' - ie - the wits of the age, setting the table in a roar by James Gillray.jpg
"La festeno de racio kaj la fluo de animo", - t.e. - la sagaco de la epoko, muĝante la tablon de James Gillray

Spritaĵo estas io sprite dirita aŭ farita kiu estas iom pli milda ol ŝerco kaj kiu celas amuzi kaj ridigi montrante lertan kaj fajne inteligentan intelekton.

Spritaĵo estis alte estimata en la salonaj kaj kortegaj medioj dum la 18-a jarcento, ĉefe en Francio. Kelkaj famuloj pro siaj spritaĵoj estis Voltaire, Beaumarchais, Rivarol.

En poezio kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Spritaĵo en poezio karakterizas la metafizikan stilon, kaj estis ĝenerale akceptita kaj aprezita en la tempo de la angla dramisto William Shakespeare, kiu estas memorita por inventado de la frazo "sprita stulteco estas pli bona ol malsaĝa spriteco." [1] Foje spriteco en literaturo kaj poezio funkcias kiel alloga kaj pika kovrilo por pli profundaj mesaĝoj kaj emocioj, eĉ kritikoj kontraŭ la reganta potenco, profitante la fakton, ke spriteco kombinas humuron kun genia pensado, kaj tiele permesas al la verkisto esprimi siajn mesaĝojn per ĝi sen pligrandigi la paroladon dum samtempe lasante la mesaĝon klara. La angla poeto John Donne estis konata pro sia uzo de tiu stilo. [2]

Ekzemplo de la heroo, Nasreddin Hoĝa[redakti | redakti fonton]

Spritaĵo aŭ anekdoto estas ofte ligita konata persono, nacia heroo. Tia estis ekz. Nasreddin (en (Hoĝa-instruisto), turka monaĥo, popola heroo literatura en la 13-a jarcento, kaj kies rakontoj formas parton de la popola kulturo en Turkio, Irano, Uzbekio.

Se li povos trovi[redakti | redakti fonton]

Nokte ŝtelisto eniris la malriĉan domon de Nasreddin. Lia edzino timeme ekflustris: Hoĝa, ĉe ni estas ŝtelisto. Kion ni faru? Li eĉ ne rigardante tien trankvile respondis: Ne ĝenu vin, edzino mia, se tiu povos trovi ion valoran, mi facile forprenos ĝin de li.

La vojo al la urbo[redakti | redakti fonton]

En la bazartago kun gekokoj en kaĝo Nasreddin Hoĝa ekiris al proksima urbo por vendi ilin. Irante sur la kampo Hoĝa kompatis la enkaĝigitajn birdojn kaj ilin liberigis. La gekokoj disiris diversflanken. Kolera pro tio, Hoĝa levis minace sian bastonon al la virkoko, estro de la kokinoj: Ho, vi ruzulo! Ĉiunokte vi scias kiam mateniĝos, kial vi nun ne scias la vojon al la urbo?

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leo Salingar, Shakespeare and the traditions of comedy, London : Cambridge University Press, 1974, עמ' 245-6, ISBN 978-0-521-20384-5
  2. Koos Daley, The Triple Fool: A Critical Evaluation of Constantijn Huygens' Translations of John Donne, De Graaf, 1990, p. 58, ISBN 978-90-6004-405-6. (angla)