Židlochovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Židlochovice
germane Groß Seelowitz
urbo
Židlochovice - placo de Paco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Židlochovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Židlochovice
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Rivero Svratka
Situo Židlochovice
 - alteco 190 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 22″ N 16° 37′ 08″ O / 49.03944 °N, 16.61889 °O / 49.03944; 16.61889 (mapo)
Katastro 5,95 km² (595 ha) Židlochovice
Loĝantaro 3 702 (2023)
Denseco 622,18 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 667 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 584282
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Židlochovice
Retpaĝo: www.zidlochovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Židlochovice (germane Groß Seelowitz) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas 18 km sude de Brno, apuud enfluejo de Litava en Svratkon, sur okcidenta montopiedo de Výhon (355 m s. m.), la plej alta monteto de Dija-svratka valego. Vivas ĉi tie 3 702 loĝantoj (2023).

Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Velké Pavlovice.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Blučina, Nosislav, Hrušovany u Brna kaj Vojkovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Židlochovice havis en la duan duonon de la 20-a jarcento iom diferencajn katastrajn limojn ol ĝi havas ilin nuntempe. Munkena interkonsento faris el Židlochovice limregionan urbon, dum kio tiam destinita nova limo inter la nazia Germanio kaj neokupita resto de Ĉeĥoslovakio enkuris sufiĉe profunde en la nuntempan urbon Židlochovice (vico de tiam ankoraŭ nesurkonstruitaj parceloj en loko de Židlochovice apartenis al la devena katastra teritorio de la najbara municipo Vojkovice, kies katastro estis preskaŭ okupita fare de Germanio). Al la 1-a de januaro 1959 poste faris Regiona nacia komitato en Brno karakterizan reguligon de la limo de Židlochovice kun la najbaraj municipoj Hrušovany u Brna kaj Vojkovice.

Ĝenerale Židlochovice estas unu el gravaj lokoj partoprenantaj en karaktero de moravia kuirarto.[1]

En la jaro 1895 estis ĝis Židlochovice konstruita mallonga fervojlinio el la najbara Hrušovany, kiu servis kaj al persona kaj al ŝarĝa trafiko (la sukerfarejo). La persona trafiko sur ĝi estis ĉesigita en la jaro 1979, la ŝarĝtrajnoj poste ankaŭ forlasis ĝin kaj la fervojo restis neuzata, same kiel spaco de la stacidomo en Židlochovice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 826
18802 651
18902 635
19002 613
19102 514
19212 562
JaroLoĝantoj
19302 764
19502 508
19612 782
19702 855
19803 443
19913 251
JaroLoĝantoj
20013 087
20143 659
20163 773
20173 803
20183 796
20193 826
JaroLoĝantoj
20203 834
20213 702
20223 679
20233 702

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo Židlochovice
  • urbodomo
  • gimnazio
  • Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
  • Sukerfarejo Židlochovice
  • Ponto de Židlochovice

Juda komunumo[redakti | redakti fonton]

En Židlochovice vivis ĝis la jaro 1942 kelke da judaj familioj. Dum fina solvo de juda demando tiuj ĉi homoj estis fortrenitaj kaj murditaj. Dek ses judoj el Židlochovice forveturis per transporto Ah la 4-an de decembro 1942 el Brno ĝis geto Terezín. De tie ĉiuj estis senditaj plu en koncentrejojn, kie ili senescepte pereis.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Židlochovice el belvedero Akátová věž. Meze kastelo kun parko, maldekstre fumtubo kaj konstruaĵoj de eksa sukerfarejo.
Panoramo de Židlochovice el belvedero Akátová věž. Meze kastelo kun parko, maldekstre fumtubo kaj konstruaĵoj de eksa sukerfarejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MARTIN Pavel, Lahůdky moravské kuchyně. Praha Vpk 2002. s. 64. ISBN 80-86081-89-3