La teritorio de municipo estis loĝigita jam de praepoko, kiel pruvas multnombraj arkeologiaj trovaĵoj precipe el epokoj de ĉasistoj de mamutoj (aĝo proksimume 25–30 mil jaroj), kiuj estas alirebligitaj al publiko en ĉi tiea arkeologia muzeo. La plej signifa ĉi tiea arkeologia trovaĵo estas plastikaĵo de Venuso de Dolní Věstonice malkovrita en la jaro 1925. La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1312. En la 16-a jarcento ĉi tie ekloĝis anabaptistoj – habanoj.
Sur orienta rando de la municipom troviĝas signifa geologia loko Kalendaro de eternoj kaj loko de signifaj arkeologiaj trovaĵoj.
Devene gotika preĝejo de sankta Mikaelo
Konstruaĵo de eksa urbodomo el la 16-a jarcento, en kiu estas nuntempe lokigita arkeologiaj ekspozicioj.
Statuaro de Virgulino Maria
Habana placeto, la tn. Ansera placeto, ĝi apartenas al la plej grandaj apartenaĵoj de vinkultivada subregiono Mikulov. La habanaj vinkeloj ĉi tie foje kreis la tutan placeton.