Boskovice
Boskovice | |||
germane Boskowitz, jide: בוסקוויצ | |||
urbo | |||
Vido al Boskovice kun juda kvartalo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Boskovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Blansko | ||
Administra municipo | Blansko | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Memorindaĵoj | 5
| ||
Situo | Boskovice | ||
- alteco | 381 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 29′ 15″ N 16° 39′ 36″ O / 49.48750 °N, 16.66000 °O (mapo) | ||
Areo | 27,83 km² (2 783 ha) | ||
Loĝantaro | 12 190 (2024) | ||
Denseco | 438,02 loĝ./km² | ||
Geologia konsisto | Moravia karsto | ||
Sulko | Boskovica sulko | ||
Unua skribmencio | 1222 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 680 01 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0641 | ||
NUTS 5 | CZ0641 581372 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 19 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Boskovice | |||
Retpaĝo: www.boskovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Boskovice (germane Boskowitz, jide בוסקוויצ) estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Blansko. Vivas ĉi tie 12 190 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vážany, Okrouhlá, Sudice, Valchov, Skalice nad Svitavou, Chrudichromy, Vísky, Lhota Rapotina, Velenov, Újezd u Boskovic kaj Míchov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Avantaĝa geografia situo de teritorio de la hodiaŭa Boskovice ebligis loĝigon de la regiono ekde tempoj de pratempo, kion pruvas arĥeologiaj trovaĵoj. En la tempo de slavaj burgejoj ekzistis en la teritorio de la urbo minimume kvin slavaj vilaĝoj, kies loĝantaro vivtenis sin per terkulturado. La terkulturado restis ĉefa vivtenado ĝis komenco de la 20-a jarcento.
En la 13-a jarcento, kiam ĉi tie estis fondita gotika burgo, estiĝas staplovilaĝo sub burgo. Kiel urbeto Boskovice prezentiĝas en skribdokumentoj ekde la 2-a duono de la 15-a jarcento. En malfacila tempo post forpelo el moraviaj reĝaj urboj ĉi tie estiĝas ankaŭ juda vilaĝo, kiu en la paso de plua jarcento fariĝis unu el la plej signifaj en Moravio. Pri ties graveco atestas krom alia ekzisto de tri sinagogoj, fama jeŝivo, en kiu agadis signifaj rabenaj aŭtoritatecoj, ampleksa tombejo el duono de la 17-a jarcento, banloko ktp.
Escepte de la jaroj 1398–1458, kiam la sinjorujo apartenis al sinjoroj el Kunštát, ĝis duono de la 16-a jarcento posedantoj de la urbo kaj de la burgo estis sinjoroj el Boskovice, signifa moravia familio. En la jaro 1567 la sinjorujo fariĝas posedaĵo de familio Morkovský-idoj. Dum la tempo de ilia posedado okazis renesancaj reguligoj de la burgo, paroĥeja preĝejo de sankta Jakobo en placo, urbaj domoj, en la jaro 1698 estis alikonstruita sinagogo en juda geto, en la jaro 1682 estis konstruita dominikana monaĥejo. Fine de la 17-a jarcento la boskovican sinjorujo akiras familio de Ditriĥŝtejnoj, kiuj konstruas en la 20-aj jaroj de la 18-a jarcento anstataŭ la ne plu taŭga burgo, kiu malrapide troviĝas en ruinoj, novan sidejon, la t.n. rezidencon (nun sidejo de Muzeo de ĉirkaŭaĵo de Boskovice).
Boskovice oni konsideras urbon ekde la dua duono de la 18-a jarcento, eĉ kiam ekde antaŭ longe ĝi havis gorĝan juĝon kaj aliajn privilegiojn. En la 13-a jarcento, post la fondo de la gotika burgo, ĝi ekkreskis kiel staplovilaĝo sub la burgo. En la jaroj 1819–1826 per alikonstruo de la nuligita monaĥejo estiĝis empira kastelo, sidejo de lastaj posedantoj de la sinjorujo, de familio Mensdorff-Pouilly, kiu transprenis la boskovican sinjorujon en la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento.
Ekde duono de la 19-a jarcento Boskovice fariĝas industria centro, ĉi tie evoluas metalindustrio, ŝuoindustrio, produktado de vestoj, konstrumaterialoj. Peligmotoro de la industriigo estis precipe entreprenista spirito de la juda deveno. Post la jaro 1848 okazis emancipado de judoj, kiu montriĝis ankaŭ per estiĝo de memstara Juda komunumo – urbo kun propra aŭtonomio. En la jaro 1919 okazis administra kuniĝo de Boskovice kun Juda urbo. En marto de 1942 la juda loĝantaro estis deportita el Boskovice kaj ties ĉirkaŭaĵo. El preskaŭ kvin cent transportitaj homoj revenis nur dek kvar.
Boskovice estas tradicia ekonomia, socia kaj kultura centroj de norda parto de distrikto Blansko. Post la jaro 1989 la historia kerno de la urbo inkluzive de torso de la juda geto estis proklamita urba memoriga zono. Boskovice estas komplekso de malnovaj objektoj, kiuj estas miksitaj kun modernaj konstruaĵoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 204 |
1880 | 6 119 |
1890 | 6 443 |
1900 | 6 547 |
1910 | 7 306 |
1921 | 7 322 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 595 |
1950 | 7 244 |
1961 | 8 235 |
1970 | 8 837 |
1980 | 11 045 |
1991 | 11 290 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 11 359 |
2014 | 11 478 |
2016 | 11 566 |
2017 | 11 639 |
2018 | 11 635 |
2019 | 11 622 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 11 681 |
2021 | 11 919 |
2022 | 11 661 |
2023 | 11 996 |
2024 | 12 190 |
Lokaj partoj
[redakti | redakti fonton]Boskovice estas kreata de kvin lokaj partoj:
En pasinteco konsisto de Boskovice estis ankaŭ hodiaŭ memstaraj municipoj Chrudichromy (1976–1991), Lhota Rapotina (1980–1991), Ludíkov (1986–1992), Němčice (1986–1991), Sudice (1980–1991), Újezd (1981–1992), Valchov (1986–1991) kaj Velenov (1986–1992).
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Enirpordego de Boskovica burgo
-
Turo de malnova urbodomo
-
Preĝejo de sankta Jakobo Pli Aĝa
-
Muzeo en Boskovice
-
Kastela plantdomo
-
Rajdistejo
-
Pli granda sinagogo
-
Juda tombejo
-
Juda domo
-
Juda pordeto
-
Vido al orienta parto de la urbo, en antaŭaĵo sporta centro Červená zahrada
-
Akva rezervujo Boskovice
-
Rivereto Bělá en Pila valo
-
Bredado de ĉevaloj en Pila valo
Panoramo
[redakti | redakti fonton]Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]
|