Rudice (distrikto Blansko)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rudice |
Rudice | |||
municipo | |||
Ventomuelejo en Rudice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rudice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Blansko | ||
Administra municipo | Blansko | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Situo | Rudice | ||
- alteco | 495 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 20′ 14″ N 16° 43′ 33″ O / 49.33722 °N, 16.72583 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,95 km² (495 ha) Rudice u Blanska | ||
Loĝantaro | 979 (2023) | ||
Denseco | 197,78 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1717 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 679 06 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0641 | ||
NUTS 5 | CZ0641 582298 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Rudice | |||
Retpaĝo: www.rudice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Rudice estas municipo troviĝanta en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Blansko. Vivas ĉi tie 979 loĝantoj (2023). La municipo troviĝas en imaga geografia centro de Moravia karsto. Rekte sub la municipo trafluas merga rojo tra kavernoj de Trafalado de Rudice kun la plej profunda seka abismo en Ĉeĥio. La ĉirkaŭaĵo de la municipo apartenas al la plej romantikaj lokoj en Moravia karsto. Rudice situas proksimume 9 km de distrikta urbo Blansko kaj proksimume 2 km de Jedovnice.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1247.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | 2020 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1001 | 1010 | 918 | 947 | 998 | 938 | 889 | 785 | 839 | 804 | 950 |
Memorindaĵoj kaj turismaj interesaĵoj en la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]
- Kruco de Salma ĉe arbara tombejo
- Ventomuelejo en Rudice
- Kaverna sistemo Trafalado de Rudice–Býčí skála
- Rokoj Kolíbky
- abismo en loka parto Tumperek
- Monumento de RAF – nova monumento konstruita omaĝe de tri lokaj civitanoj, partoprenintoj en Batalo de Britio. Tio estis pilotoj Karel Trojáček kaj Karel Zouhar kaj ferdeka pafisto Vincenc Kocman.
- Žegrov – karsta depresio en la dusokcidenta parto de la municipo
- Kapelo de Antonio de Padovo
- Kapelo de sankta Barboro
- Minejo Seč
Rudice estas ankaŭ unu el haltejoj de internacia projekto de Eŭropa vojo de fero.
Personecoj[redakti | redakti fonton]
- Emil Matuška (1899), membro de Ĉeĥoslovakaj legioj en Italio
- Alois Matuška (1909–1943), serĝento de ĝendarmaro, ekzekutita la 26-an de aŭgusto 1943 en Vroclavo, onidire ro nepermesita tenado de armilo
- gen. Karel Trojáček (1910–1966), milita piloto
- kolonelo Karel Zouhar (1917–1985), milita aviadisto, piloto de la 111-a brita persekuta skvadrono de RAF.[1]
- subkolonelo Vincenc Kocman (1917–1968), partopreninto de Hispana Enlanda Milito, milita pafisto, ferdeka radiotelegrafisto–pafisto kaj instruktoro de aviadilaj pafistoj ĉe la 311-a ĉeĥoslovaka bombarda skvadrono de RAF.
- Karel Jarůšek (* 1952), futbalisto, futbala trejnisto kaj politikisto
Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]
- Tumperek
- Dědina
- Hajce
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Kapelo de sankta Barboro
-
Baza lernejo kaj infanĝardeno de Hugo Sáňka
-
Municipa ofico
-
Trafalado de Rudice
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Karel Zouhar, válečný letec - Čeští RAFáci