Tasovice (distrikto Znojmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tasovice
Tasovice
germane Tasswitz
municipo
Tasovice fara.JPG
Paroĥo kaj turo de preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Tasovice ZN flag.gif
Flago
Tasovice ZN CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Tasovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Znojmo
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Rivero Dijo
Situo Tasovice
 - alteco 210 m s. m.
 - koordinatoj 48° 50′ 10″ N 16° 09′ 20″ O / 48.83611 °N, 16.15556 °O / 48.83611; 16.15556 (mapo)
Katastro 15,91 km² (1 591 ha) Tasovice nad Dyjí
Loĝantaro 1 374 (2022)
Denseco 86,36 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1234
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 671 25
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0647
NUTS 5 CZ0647 594920
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tasovice (Znojmo District)
Retpaĝo: www.tasovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Tasovice (germane Tasswitz) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Znojmo en Sudmoravia regiono. Vivas ĉi tie 1 374 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1234. La ĉi tiea senjorujo apartenis parte al monaĥejo de klaraninoj en Znojmo kaj parte al aŭstria monaĥejo en Bruck. En la jaro 1945 estis ĝis tiu tempo plejparta germana loĝantaro devige ellandigita.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Klement Maria Hofbauer el la jaro 1933, altaran reliefon kreis Othmar Hillitzer, memortabulo pri naskiĝo de Klement Maria Hofbauer
  • Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria, fondita en 1234, bildon sur la ĉefa altaro pentris Matthias Adolf Charlemont, la turo estis en la jaro 1900 plialtigita al 56 metroj.
  • Kapelo konstruita por memoro de viktimoj de la unua mondmilito (1925)
  • Niĉa kapeleto
  • Dia torturo kun statuo de Adiaŭo de Kristo
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka
  • Statuaro de Virgulino Maria, sankta Sebastiano kaj sankta Nepomuka
  • Tasovičky – monaĥeja rezidejo de fratinoj de sankta Hedviko, transprenita en la jaroj 1850-1929 de redemptoristoj
  • Paroĥo - malfrue baroka konstruaĵo el la jaro 1780

Personecoj[redakti | redakti fonton]

  • Klement Maria Hofbauer (1751 - 1820), naskiĝinta Klement Maria Dvořák - pastro agadanta en Aŭstrio kaj Pollando, sanktulo
  • Johann Jahn (1750-1816) - katolika pastro kaj orientalisto

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]