Kunštát
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kunštát (apartigilo) |
Kunštát | |||
germane Kunstadt | |||
urbo | |||
Vido al Kunštát el kastelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kunštát | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Blansko | ||
Administra municipo | Boskovice | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Situo | Kunštát | ||
- alteco | 445 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 30′ 23″ N 16° 31′ 02″ O / 49.50639 °N, 16.51722 °O (mapo) | ||
Areo | 24,23 km² (2 423 ha) | ||
Loĝantaro | 2 788 (2022) | ||
Denseco | 115,06 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1279 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 679 72 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0641 | ||
NUTS 5 | CZ0641 581879 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kunstat-mesto.cz | |||
![]() |
Kunštát (germane Kunstadt) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en la Sudmoravia regiono en la distrikto Blansko, 18 km nordokcidente de Blansko. En 2022 en ĝi vivis 2 788 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri ekzisto de Kunštát devenas el la jaro 1279. Sian nomon ĝi ricevis laŭ sia fondinto Kuno, filo de Gerhardo el Zbraslav. Nobela familio de senjoroj el Kunštát posedis tiun ĉi senjorion ĝis 1521. La plej grava reprezentanto de la familio estis la ĉeĥa reganto Georgo el Kunštát kaj Poděbrady. La lastaj posedantoj de la senjorio estis en la jaroj 1901-1945 la grafoj Coudenhove-Honrichs. En la 14-a jarcento la komunumo ricevis rangon de urbeto kaj en 1994 de urbo. Kunštát famiĝis eĉ eksterlande precipe pro sia tradicio de potfara metio.
Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]
- Kunštát (katastra teritorio (k. t.) Kunštát na Moravě)
- Hluboké u Kunštátu (k. t. Hluboké u Kunštátu)
- Rudka (k. t. Rudka u Kunštátu)
- Sychotín (k. t. Sychotín)
- Touboř (k. t. Touboř)
- Újezd (k. t. Újezd u Kunštátu)
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- kastelo Kunštát
- origine malfruromanika burgo, unu el la plej malnovaj en Moravio
- rekonstruita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, en la 19-a jarcento ricevis romantisman aspekton
- en 2002 deklarita kiel Nacia Kultura Memorindaĵo
- filio de la Moravia Landarkivo
- ekde majo ĝis septembro parto de la kastelo estas publike alirebla
- la kastelo estas ĉirkaŭita de parko kun unika hundotombejo fondita fine de la 19- a jarcento
- preĝejo de Sankta Stanislao – origine gotika konstruaĵo el la fino de la 15-a jarcento, barokstile rekonstruita en 1687, elstaranta pro kvar rimarkindaj metalaj pordoj
- tombeja preĝejo de la Sankta Spirito el tempo antaŭ 1670 kaj rekonstruita en 1738, kun kripto de la lastaj posedantoj de la senjorio
- sur la ĉefa placo statuo de la reĝo Georgo el Poděbrady el 1885
- Groto de la kavaliroj de Blaník
- artefarita sabloŝtona groto en la vilaĝo Rudka ĉirkaŭ 1 km for de la urbo, entenas statuojn de le ĉeĥa leono, de Sankta Venceslao surĉevale kaj de liaj kavaliroj, laŭ la fama ĉeĥa legendo, priskribita en Malnovaj itoj ĉeĥaj de Alois Jirásek, savontoj de la ĉeĥa nacio
- verko de la loka naskiĝinto, talenta amatoro Stanislav Rolínek (1902-1931)
- tutjare alirebla por la publiko (la malfermohorojn necesas sekvi sur la retpaĝaro)
- Ĝardeno de sensoj kaj palpopado, destinita ne nur por nevidantoj kaj malbonvidantoj, situanta tuj apud la groto en Rudka
- Bredparko de Kunštát troviĝanta sudoriente de la urbo
- Belvidturo de Burian sur la monteto Milenka
Fotogalerio[redakti | redakti fonton]
Statuo de Georgo el Poděbrady sur la ĉefa placo
Panoramo[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|