Mikulčice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikulčice
germane Mikultschitz
municipo
Mikulčice - kostel Nanebevzetí Panny Marie 2.JPG
Preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
Mikulčice vlajka.jpg
Flago
Mikulčice znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Mikulčice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Hodonín
Historiaj regionoj Moravio, Slovakio, Grandmoravia imperio
Konata loko Mikulčice-Valy burgaro
Riveroj Moravo, Kyjovka
Situo Mikulčice
 - alteco 165 m s. m.
 - koordinatoj 48° 49′ 04″ N 17° 03′ 06″ O / 48.81778 °N, 17.05167 °O / 48.81778; 17.05167 (mapo)
Katastro 15,30 km² (1 530 ha) Mikulčice
Loĝantaro 1 981 (2022)
Denseco 129,48 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Naturrezervejo Skařiny
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 19
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586374
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mikulčice
Retpaĝo: www.mikulcice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Mikulčice - vendejo kun miksita varo
Arkeologia muzeo

Mikulčice estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudmoravia regiono 7 km sudokcidente de Hodonín. En 2022 ĝi havis 1 981 loĝantojn. La loko famas pro sia bona vino kaj kiel unu el historiaj centroj de la iama Grandmoravia regno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 24-a de junio 2021 tra la municipo traimpetiĝis tornado kun ekstrema ŝtormo, kiu damaĝis centojn da domoj en la municipo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sudoriente de la vilaĝo situas grava praslava arĥeologia trovloko, kie oni ekde 1954 malkovris fundamentojn de domoj, preĝejoj kaj palacoj. La loko estis priloĝata ekde la 6-a kaj 7-a jarcento post Kristo. La civito estis ĉirkaŭe fortikigita per palisaro, utiligitaj estis ankaŭ branĉoj de la rivero Morava. La arĥeologoj malkovris princan palacon, kirkojn, rotondon, tombejojn kaj diversajn objektojn, kiuj pruvas tiaman metian lertecon. Ekde la 10-a jarcento la fortikaĵo dekadencas kaj transvivas nur la apuda vilaĝo. La tuta arkeologia areo estas proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

En la loko estis konstruita muzeo, kies retejo havas ankaŭ esperantlingvan version.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]