Adamov (distrikto Blansko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Adamov
Adamov
germane Adamsthal
urbo
Preĝejo Adamov
Blazono
Oficiala nomo: Adamov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Blansko
Administra municipo Blansko
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Memorindaĵo Adamov kastelo
Konstruaĵoj Malnova gisejo, Belvedero de Alexandr
Riveroj Svitava, Křtinský potok
Situo Adamov
 - alteco 258 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 02″ N 16° 39′ 31″ O / 49.30056 °N, 16.65861 °O / 49.30056; 16.65861 (mapo)
Katastro 3,77 km² (377 ha) Adamov
Loĝantaro 4 538 (2023)
Denseco 1 203,71 loĝ./km²
Geologia konsisto Moravia karsto
Fondo 1360
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 679 04
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0641
NUTS 5 CZ0641 581291
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Adamov
Retpaĝo: www.adamov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Adamov estas urbo en Moravio, kie loĝas 4 538 loĝantoj (2023), situanta 12 km de urbo Brno en profunda valo de rivero Svitava.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vranov, Habrůvka, Babice nad Svitavou, Olomučany kaj Bílovice nad Svitavou.

Adamov

Adamov estas elirloko por vojaĝoj ĝis sudorienta parto de Moravia karsto, ĉe kies rando ĝi situas, en la ĉirkaŭaĵo ni trovos vicon da naturaj, karstaj kaj ankaŭ historiaj interesaĵoj. La urbo etendiĝas sur loko de eksaj fergisejoj, estiĝintaj ĉi tie jam en mezepoko ĉirkaŭ la jaro 1360. Nove konstruitaj loĝdomaroj supreniras ankaŭ en apudajn deklivojn. La nomo Adamov estis deduktita el nomo laŭ posedanto de sinjorejo Jan Adam Ondřej el Lichtenštejn kaj ĝi aperas ekde la jaro 1679.

En la 19-a jarcento Adamov fariĝis centro de industrio, en la jaro 1875 ĉi tie estis fabrikita unua aŭtomobilo kun benzina motoro, hodiaŭ tio estas fabriko Adast. Adamov estis avancigita je urbo en la jaro 1964. La ĉefa historia memorigaĵo estas novgotika preĝejo de Sankta Barbora kaj paroĥejo el la jaroj 18551857. Altaro el tilia ligno, devenanta el la jaroj 15161525, estas konsiderata kiel kulmina gotika artaĵo de la tn. danuba lernejo. Kompare kun meza Eŭropo temas pri la unika artaĵo. Ankaŭ ties dimensioj estas estimindaj. Ĝi estas 7 m alta kaj preskaŭ 3 m larĝa.

Al naturinteresaĵoj de ĉirkaŭaĵo de Adamov apartenas kalkŝtonaj plataĵoj en la maldekstra flanko de la valo, la deklivoj de la valo de rivero Svitava kaj Josefa valo. La kalkŝtonoj ĉi tie suriĝas sur granodioritan subaĵon. Tie, kie la kalkŝtonoj estis per denudigo forigitaj, la surfaco estas kreata per granodioritoj. Alia interesaĵo estas ŝtona belvedero de Aleksandro, el kiu eblas vidi la urbon kaj la profundan valon de rivero Svitava kaj ankaŭ ĝis urbo Brno. Sur deklivo sub la belvedero troviĝas monumento al torturitaj arbaristoj. En la norda ĉirkaŭaĵo de Adamov, en la profunda romantika valo de Svitava, kiun oni nomis Moravia Svislando, troviĝas burgoruinoj de burgoj Nový hrad (Nova burgo) kaj Ronov. Nova burgo estas menciata ekde la jaro 1251. Ties remparoj kreas komune kun pordego en bazplano multangulon, interne kun prisma burgoturo. En lasta temo la burgo estis parte renovigita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869902
1880953
1890728
1900792
1910816
1921998
JaroLoĝantoj
19301 148
19502 090
19613 139
19703 787
19805 088
19915 089
JaroLoĝantoj
20014 970
20114 591
20144 576
20164 593
20174 582
20184 552
JaroLoĝantoj
20194 517
20204 507
20214 446
20224 429
20234 538

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Svitava valo kun adamovaj kvartaloj – maldekstre Adamov III., dekstre Adamov I.; parto II. estas vualita de nebulo komune kun plimulto de la valo (fotita el belvedero de Alexandr)
Svitava valo kun adamovaj kvartaloj – maldekstre Adamov III., dekstre Adamov I.; parto II. estas vualita de nebulo komune kun plimulto de la valo (fotita el belvedero de Alexandr)