Nenkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nenkovice
germane Nenkowitz
municipo
Kapelo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nenkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Hodonín
Administra municipo Kyjov
Historiaj regionoj Moravio, Grandmoravia imperio
Montaro Kyjova montetaro
Situo Nenkovice
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 11″ N 17° 00′ 39″ O / 49.00306 °N, 17.01083 °O / 49.00306; 17.01083 (mapo)
Katastro 6,56 km² (656 ha) Nenkovice
Loĝantaro 480 (2023)
Denseco 73,17 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1341
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 696 37
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0645
NUTS 5 CZ0645 586447
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nenkovice
Retpaĝo: www.nenkovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Nenkovice (germane Nenkowitz) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta 8 km okcidente de Kyjov. Vivas ĉi tie 480 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1341.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
  • Kapelo ĉe fontano el la jaro 1870
  • Sonorilejo konstruita en la jaro 1912 kaj ornamita per sgrafiarto fare de Jano Köhler, kiu elkresis en Nenkovice. Kvar sgrafitartoj bildigas La plej sanktan Triunuon, Madonon, Cirilon kaj Metodon kaj super la enirejo estas la kapo de Jesuo Kristo.
  • Municipa fontano el la jaro 1899
  • Urbodomo en konstruaĵo de eksa lernejo el la jaro 1877
  • Kapeleto
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka
  • Naturrezervejo Sovince
  • Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito en la loka tombejo
  • Monumento al falintaj soldatoj de Ruĝa Armeo dum la liberigado de la municipo en la jaro 1945

En Nenkovice estadis du ventomuelejoj. Unu situadis en la jaroj 1864–1948 sur loko nomata Na Klínkách kaj la alia forbrulis en la jaro 1923 sur Padělky.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

  • Blažena Holišová (1930–2011), aktorino
  • Jano Köhler (1873–1941), akademia pentristo
  • Eva Novotná (1976), aktorino
  • Arnošt Jokl (1881-1966), unuarespublika konsulo kaj prezidanto de la ĉeĥoslovaka komerca kamerao en Svislando

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]