Sgrafiarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sgrafiarto estas tekniko de ornamado de muroj (ĉefe fasadoj) kiu aperas en kelkaj domoj de tradicia popola arkitekturo en multaj diversaj urboj kaj vilaĝoj de Eŭropo; tio estas tekniko de ornamado de fasadoj de mudeĥara influo en Hispanio, konsista je etendo sur fasado de du aŭ tri surmetitaj tavoloj de stukado de diferenca koloro, komponita de diversaj miksaĵoj de kalko kaj sablo; en la ekstera tavolo oni desegnas la artan ornamaĵon kaj oni malaperigas parton de tiu ekstera tavolo kie nepras por ke aperu la dezirata stuka koloro kiu estas sube. Per tiu procezo oni atingas dukoloran ornamadon per temoj pli malpli geometriaj (plej ofte, sed ankaŭ vegetalaj) ripetitaj regule sur la tuta surfaco de la fasado.

La termino devenas de la itala vorto sgraffiare, tio estas, entranĉi aŭ raski per speciala ilo nomata grafio.

Tiu tekniko estis konata jam antaŭ la romia epoko, estis disvastigata dum la epoko de la Romia Imperio kaj dum la hegemonio de Islamo en la Mediteraneo kaj poste de la italaj urboj en la Renesanco.

Laŭ Francisko Azorín sgrafito estas Gravurita ebena ornamo, kun ebena fono ofte kolorigita.[1] Li indikas etimologion el la greka grafeion (grifelo) kaj de tie la latina graphium. Kaj li aldonas la terminojn sgrafi, por fari ebenan reliefon; sgrafilo, sgrafisto, sgrafaĵo, sgrafado.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 183.
  2. Azorín, samloke.