La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1220. En la jaro 1565 Uherčice estis en posedaĵo de potenca familio de Zierotin. Tiuj en la jaro 1610 vendis ĝin al Francisko kardinalo el Dietrichstein. Tiel la vilaĝo estis ĝis la jaro 1848 kunigita kun la senjorujo Mikulov. Ekde la jaro 1850 Uherčice apartenis al juĝa distrikto Hustopeče. Sed ĉar tiu estis la 8-an de oktobro1938 okupita kaj forŝirita de la respubliko, ĝia administrado transiris al najbara distrikto Židlochovice kaj pli poste al politika distrikto Brno. Post liberigo la 16-an de aprilo1945 kaj post renovigo de la distrikto Hustopeče la politika administrado denove revenis. Kun la pereo de tiu ĉi distrikto en la jaro 1960 Uherčice fariĝis konsisto de distrikto Břeclav.