Blučina
| Blučina | |||
| germane Lautschitz | |||
| municipo | |||
Placo de Svoboda kun urbodomo kaj mariana kolono | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Blučina | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudmoravia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
| Administra municipo | Židlochovice | ||
| Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
| Situo | Blučina | ||
| - alteco | 187 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 03′ 18″ N 16° 38′ 40″ O / 49.05500 °N, 16.64444 °O (mapo) | ||
| Katastro | 16,67 km² (1 667 ha) Blučina | ||
| Loĝantaro | 2 277 (2025) | ||
| Denseco | 136,59 loĝ./km² | ||
| Valego | Dija-svratka valego | ||
| Plantaro | Vina vito | ||
| Unua skribmencio | 1240 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 664 56 | ||
| NUTS 3 | CZ064 | ||
| NUTS 4 | CZ0643 | ||
| NUTS 5 | CZ0643 582859 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de municipo | 1 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.blucina.cz | |||
Blučina (germane Lautschütz, pli poste Lautschitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas en Dija-svratka valego. Tra la norda rando de la municipo trafluas rivero Litava. Vivas ĉi tie 2 277 loĝantoj (2025). Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Velké Pavlovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Židlochovice, Nosislav, Měnín, Holasice, Rajhrad, Vojkovice kaj Opatovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova ebla skribmencio pri la municipo troviĝas en falsaĵo de la fundamenta dokumento de rajhrada monaĥejo, kiu estis onidire skribota la 26-an de novembro 1048, sed hodiaŭ estas evidente, ke ĝi devenas el la 13-a jarcento. La unua fidinda historia mencio devenas en ŝirma privilegio eldonita de reĝo Venceslao la 1-a utile al tiŝnova monaĥejo de cistercianinoj kaj ĝiaj posedaĵoj, kies verecon la 7-an de decembro 1240 inter multe da aliaj pruvis ankaŭ blučinský plebano de Blučina Jan (Johannes plebanus de Luschin).[1]
Ekde la jaro 1494 Blučina estis kampurbo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 1 298 |
| 1880 | 1 451 |
| 1890 | 1 530 |
| 1900 | 1 591 |
| 1910 | 1 632 |
| 1921 | 1 759 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 1 843 |
| 1950 | 1 802 |
| 1961 | 1 989 |
| 1970 | 1 939 |
| 1980 | 1 881 |
| 1991 | 1 918 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 2 006 |
| 2011 | 2 215 |
| 2014 | 2 210 |
| 2016 | 2 258 |
| 2017 | 2 235 |
| 2018 | 2 229 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 2 242 |
| 2020 | 2 260 |
| 2021 | 2 203 |
| 2022 | 2 251 |
| 2023 | 2 295 |
| 2024 | 2 295 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 2 277 |
Transporto
[redakti | redakti fonton]Tra la teritorio de la municipo kondukas aŭtostrado D2 kun eliro 11. Krucumiĝas sur ĝi kun ŝoseo II/416 en sektoro Újezd u Brna - Židlochovice. Tra la municipo plu kondukas ŝoseoj de la 3-a klaso:
- III/41611 Jalovisko - Blučina
- III/41614 Opatovice - Blučina
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Renesanca konstruaĵo de urbodomo el komenco de la 17-a jarcento
- Mariana baroka kolono el la unua duono de la 18-a jarcento kun statuoj de sankta Barbora, sankta Floriano kaj sankta Johano Nepomuka; en groto estas lokigita statuo de sankta Rozalia, sur la pinto de la piliero poste statuo de Virgulino Maria Nemakulita.

