Ivančice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivančice
germane Eibenschütz
urbo
Vido al Placo de Palacký de oriento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ivančice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Ivančice
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Viadukto Viadukto Ivančice
Rivero Jihlava
Situo Ivančice
 - alteco 210 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 10″ N 16° 22′ 31″ O / 49.10278 °N, 16.37528 °O / 49.10278; 16.37528 (mapo)
Areo 47,57 km² (4 757 ha)
Loĝantaro 9 888 (2023)
Denseco 207,86 loĝ./km²
Sulko Boskovica sulko
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 664 91
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 583120
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 20
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ivančice
Retpaĝo: www.ivancice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ivančice estas urbo en Ĉeĥio kun 9 888 loĝantoj (2023), situanta en suda Moravio, 33 km de urbo Brno. Ĝi situas sur kunfluejo de tri riveroj: Jihlava kun Oslava kaj Rokytná. Panoramon al la urbo donas belvedero super naturparko Réna.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jamolice, Moravský Krumlov, Biskoupky, Nové Bránice, Hlína, Oslavany, Moravské Bránice, Neslovice kaj Nová Ves.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj de loĝigo estas konataj jam de ŝtona tempo, pli malfrue ili estas kunigitaj kun ekzistado de praepoka burgejo sur altaĵo el bronza tempo sur plataĵo de monteto Réna kaj kun estiĝo de grandmoravia burgejo ankaŭ tie en malnova komerca kaj soldatara Libická-vojo. La burgejo supervivis eĉ pereon de Grandmoravia regno. La pli malfrua loĝigo transportiĝis al la kunfluejo de la tri riveroj. Historie estas dokumentita staplovilaĝo kaj landa sidejo el la 2-a duono de la 12-a jarcento en Libická-vojo el Moravio ĝis Bohemio. En la jaro 1311 Ivančice estis avancigita je urbo, en la jaroj 14131476 ĝi estis la reĝa. En la jaro 1304 ĝi estis prirabita de kumanoj, renovigo de la urbo estis kunigita kun alveno de kolonistoj el Aŭstrio. Tiam estis en la ĉirkaŭaĵo de la urbo fondataj vinberejoj. En la 15-a jarcento Ivančice apartenis inter husanaj urboj, je cent jaroj pli malfrue okazis ĝia plej granda ekfloro, kunigita kun agado de ĉeĥaj fratoj.

La urbo plilarĝiĝis de landa kortego kun burgaro aŭ gotika burgo, kiu estis en la jaroj 16101620 alikonstruita al renesanca palaco de sinjoroj el Lipé. Tio estas la angula duetaĝa urba palaco de kvadrata bazplano, alkonstruita al burga muro. En la palaco havas sidejon urba oficejo kaj muzeo kun ekspozicia ĉambrego de Alfons Mucha.

En la urbo konserviĝis fragmentoj de urbaj remparoj, kiuj estis ekipitaj per kreneloj, ses bastionoj kun turoj kaj kvar pordegoj. En la jaro 1526 J. Blahoslav fondis en Ivančice presejon, kiu estis pli malfrue transportita ĝis burgaro Kralice, kie oni komencis traduki Biblion kralican.

Onidire jam en la 13-a jarcento estiĝis juda gheto (pli fidinde ekde la 15-a jarcento), apartigita de la urbo per mureto kun pordeto. Juda tombejo situas norde de la urbo, ĉi tie estas kapelo kaj surtombaj ŝtonoj, kelkaj ankoraŭ gotikaj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 796
18806 513
18906 989
19007 265
19107 777
19217 999
JaroLoĝantoj
19308 513
19508 040
19618 154
19708 558
19809 746
19919 448
JaroLoĝantoj
20019 350
20119 468
20149 580
20169 606
20179 678
20189 697
JaroLoĝantoj
20199 742
20209 760
20219 698
20229 737
20239 888

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝis aktoro Vladimír Menšík.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Ivančice naskiĝis Theodor Kilian.