Rajhrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rajhrad
germane Groß Raigern
urbo
Rajhrad - křižovatka Městečko a Masarykova.jpg
Rajhrad - vojkruciĝo Městečko kaj Masarykova
Rajhrad CZ flag.svg
Flago
Rajhrad CZ CoA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Rajhrad
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Brno-provinco
Administra municipo Židlochovice
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Memorindaĵoj Benediktana monaĥejo
Rivero Svratka
Situo Rajhrad
 - alteco 190 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 25″ N 16° 36′ 14″ O / 49.09028 °N, 16.60389 °O / 49.09028; 16.60389 (mapo)
Katastro 9,49 km² (949 ha) Rajhrad
Loĝantaro 3 956 (2022)
Denseco 416,86 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Unua skribmencio 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 664 61
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0643
NUTS 5 CZ0643 583758
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rajhrad
Retpaĝo: www.rajhrad.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Rajhrad (germane Groß Raigern) estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas en Dija-svratka valego sur la dekstra bordo de rivero Svratka, proksimume 12 km sude de la centrejo de Brno. Vivas ĉi tie 3 956 loĝantoj (2022).

Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Znojmo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido al rajhrada monaĥejo el monteto Nové hory ĉe Blučina

Sur la loko de la hodiaŭa monaĥeja areo antaŭe ekzistis ampleksa fortikigita grandmoravia burgejo de la sama nomo (fondita ĉirkaŭ 950, ĝi pereis plej malfrue je 100 jaroj pli poste). En la jaro 1045 (laŭ la tradicio) ĉi tie estiĝis benediktana monaĥejo. La unuaj mencioj pri la nova Rajhrad aperas en dokumentoj el la 13-a jarcento. La 2-an de novembro 1234 Rajhrad akiris foiran rajton kaj ĝi fariĝis tiel urbeto. Al la urbo ĝi estis avancita la 27-an de oktobro 2000.

En la 13-a jarcento estiĝis sudoriente de Rajhrad inter la devena fluo de Svratka kaj Vojkovický náhon vilaĝo Čeladice, kiu estis en la jaro 1830 neniigita pro inundo. La loĝantoj pli poste konstruis por si la novan municipon sude de Rajhrad, kaj tiu pli poste fariĝis ties konsisto.

En la urbo ekzstas funkcianta vira monaĥejo kreanta centron de benediktana abatejo Rajhrad kaj virina monaĥejo de fratinoj Konsolantinoj, apud kiu funkcias Domo de kuracado de sankta Jozefo (hospico).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de loĝantaro laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
1 496 1 651 1 522 1 629 1 874 1 987 2 400 2 376 2 597 2 716 3 058 2 763 2 713 3 277
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]