Lysovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lysovice
municipo
Filiální kostel Nejsvětějšího Srdce Páně Lysovice.jpg
Filia preĝejo de La plej sankta Koro de Sinjoro
Prapor Lysovice.png
Flago
Znak Lysovice.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Lysovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Administra municipo Vyškov
Historia regiono Moravio
Montaro Litenĉica montetaro
Situo Lysovice
 - alteco 270 m s. m.
 - koordinatoj 49° 13′ 05″ N 16° 58′ 14″ O / 49.21806 °N, 16.97056 °O / 49.21806; 16.97056 (mapo)
Katastro 5,3 km² (530 ha) Lysovice
Loĝantaro 295 (2023)
Denseco 55,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1465
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 682 01
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0646
NUTS 5 CZ0646 593281
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lysovice
Retpaĝo: www.obeclysovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Lysovice (la devena skribmaniero Lissowitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Ĝi troviĝas 11 km sude de urbo Vyškov. Vivas ĉi tie 295 loĝantoj (2023). Estas ĉi tie historia vilaĝa memriga zono kun domoj kun ĵudroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1465.

Municipo Lysovice estis ĝis la dua mondmilito konsisto de germana insuleto en distrikto Vyškov. Post la milito la germanoj el Lysovice estis forloĝigitaj kaj la municipo estis nove enloĝigita de ĉeĥaj familioj.

Ekde la 1-a de januaro 1986 ĝis la 23-a de novembro 1990 la municipo estis konsisto de urbo Vyškov.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Lokaj partoj 1791 1834 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj parto Lysovice 322 381 398 397 424 420 433 438 477 423 413 336 283 223 237 270
Nombro de domoj parto Lysovice 49 58 73 81 84 88 91 96 111 113 99 88 83 102 103 105

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de La plej sankta Koro de Sinjoro
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1732
  • Baroka dia torturo el duono de la 18-a jarcento
  • Domoj kun ĵudroj (Historia vilaĝa memoriga zono) domoj n-ro 15-17, 21, 23, 26, 33, 39, 40, 45, 72 kaj 76
  • Ŝtona kruco ĉe la preĝejo
  • Ŝtona kruco survoje al Kučerov
  • Monumento de Soveta armeo senvualita la 6-an de junio 1975

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]