La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1258.
Post Munkena interkonsento Sobotovice tuj fariĝis limregiona municipo kaj en ĝia katastro troviĝis doganejo. Sed la orienta nekonstruigita parto de tiama katastro de la municipo komencante de la tn. "imperiestra ŝoseo", ensumiganta parcelojn kun areo 4503 aroj, estis spitev al protestoj de la municipo alligita al Nazia Germanio, en kies kadro same kiel la najbara municipo Ledce pli poste fariĝis konsisto de Malsupradanubia govio. En la jaro 1939 en la katastro de la municipo komenciĝis konstrui la germana eksterteritoria aŭtostrado Vieno-Vroclavo. Dum la dua mondmilito estis en la municipo loĝiĝintaj kvar familioj de devene rumanajgermanoj. La 8-an de oktobro1941 okazis dissolvo de Sokol-movado. Kelkaj el ĝiaj membroj estis forhaŭltaj en koncentrejojn. Komence de aprilo de 1945 al Sobotovice alproksimiĝas la batalfronto. La 18-an de aprilo 1945 la municipo estis konkerita de Ruĝa Armeo, kies soldatoj ĉi tie poste ĝis sia foriro kondutis sufiĉe sovaĝe kaj neĝentile.