Imperiestra ŝoseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imperiestra ŝoseo (ankaŭ regna ŝoseo, ŝtata ŝoseo) estis en Habsburga monarkio surtera komunikilo konstruita surbaze de decido, kiun faris imperiestro Karolo la 6-a. Baza ŝosea reto en Bohemio kaj en Moravio estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1850 kaj ĝi havis longecon proksimume 4 000 km.

Regna ŝoseo estis ankaŭ markigo de unu el ses ĉefaj ŝoseoj en Bohemio, kies konstruadon aprobis imperiestro Karolo la 6-a en la jaro 1727. Nomiĝis tiel ĉi ŝoseo el Prago al Beroun, Plzeň kaj de tie ĝis Ĥodio kaj Bavario aŭ direkte al Cheb, nomata ankaŭ nurenberga aŭ pilzena ŝoseo.[1]

Kelkaj imperistraj ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 615-a kunveno: Kiel oni vojaĝis en landoj de Krono ĉeĥa, Vagadoj tra la ĉeĥa pasinteco,, Český rozhlas, 8. 4. 2007