El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Loučky estas municipo en Ĉeĥio , en Sudmoravia regiono , en distrikto Brno-provinco . Ĝi etendiĝas en Křižanova montetaro proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de Tišnov . Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝo Střemchoví . Vivas ĉi tie 1 304 loĝantoj (2022).
Dolní Loučky troviĝas surrande de Křižanova montetaro, ĉe la limo kun Suprasvratka montetaro .
Tra la municipo fluas du akvaj fluantoj, Libochůvka kaj Bobrůvka , per kies kunfluo en la municipo estiĝas rivereto Loučka , kiu enfluiĝas ĉe Předklášteří ĝis Svratka .
Ĝis la 31-a de decembro 2004 Dolní Loučky apartenis en distrikton Žďár nad Sázavou en Regiono Vysočina , sed post protestoj de la lokaj loĝantoj okazis ŝanĝo de regionaj limoj, ĉar enfala municipo estas la proksima urbo Tišnov .
La ĉirkaŭaĵo de Dolní Loučky plaĉis al arkitekto Bohuslav Fuchs , kiu ĉi tie kreis kelke da konstruaĵoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 782 1880 841 1890 866 1900 882 1910 861 1921 845
Jaro Loĝantoj 1930 926 1950 1 092 1961 984 1970 1 011 1980 1 087 1991 1 056
Jaro Loĝantoj 2001 1 102 2014 1 205 2016 1 237 2017 1 240 2018 1 260 2019 1 256
Jaro Loĝantoj 2020 1 269 2021 1 276 2022 1 304
Aŭtobusa haltejo oriente de la municipo
Malnova kaj nova konstruaĵoj de la lernejo
Restoracio meze de la municipo
Partoj de municipo Dolní Loučky (2)