Saltu al enhavo

Asteroido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Planedeto)
Asteroido
speco de astro vd
astronomia simbolo
astronomia simbolo
speco de astro
Astronomia simbolo vd
Fizikaj ecoj
vdr
La asteroido 243 Ida fotita de la kosmoesplorilo Galileo en aŭgusto 1993. Dekstre videblas eta luno de la planedeto.
Komparo de la grandoj de Vesta, Cereso kaj la tera Luno.

Asteroido estas malgranda ĉiela korpo, kiu moviĝas ĉirkaŭ la Suno same kiel la planedoj – ĉefe en la asteroida zono inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero, – sed ne estas kometo (vidu malsupre). Ĉar nur fine de la 1970-aj jaroj oni ekmalkovris asteroidecajn korpojn ekster la orbito de Neptuno, ekzemple la transneptunaj objektoj, oni kutime aplikas la nocion "asteroido" nur al objektoj en la interna Sunsistemo, kaj la esprimon planedeto al ĉiuj.

Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el ĉirkaŭsuna planedonaska nubo, kiuj ne kungluiĝis por formi planedojn. Multaj malgrandaj asteroidoj supozeble ekestis per kolizio inter pli grandaj, el kiuj unu aŭ ambaŭ diseriĝis. Komparu la malsuprajn priskribojn pri V-tipaj asteroidoj kaj la palasa familio.

La malsameco inter asteroidoj kaj kometoj nur baziĝas pri ilia aspekto: kometoj posedas klare videblan voston, konsistantan el gaselfluo (ekz. akva vaporo pro varmiĝo de glacio). Pro la granda malsimileco de la unuaj konataj asteroidoj disde kometoj, historie ekestis firma distingo inter la du konceptoj, kiujn nur ekde 2006 kunigas la komuna nomo "malgrandaj sunsistemaj objektoj", tiujare oficialigita de la Internacia Astronomia Unio. Jam okazis, pasintece, ke iuj objektoj klasitaj kiel asteroidoj ekŝprucigis voston, kaj tiel estis reklasitaj kiel kometoj.

La 1-an de januaro 1801 la itala astronomo Giuseppe Piazzi malkovris malgrandan, ne tre luman korpon, kiu orbitis la Sunon inter Marso kaj Jupitero. Ĝi ricevis la nomon Cereso, kaj oni tiam nomis ĝin planedeto (itale pianetino), poste kreis la nomon asteroido.

Tradicie, oni klasadis la malgrandajn ĉielkorpojn orbitantajn ĉirkaŭ la Suno kiel asteroidojn, kometojn aŭ – okaze de diametro malpli granda ol dek metroj – meteoroidojn.[1] Tamen la vorto "asteroido" ne havis precizan difinon, kaj ĝis 2006 la Internacia Astronomia Unio preferis la nomon planedeto. En 2006 oni enkondukis la novan kategorion de malgrandaj sunsistemaj objektoj, kiu inkluzivas la ĝistiamajn asteroidojn kaj kometojn. Laŭ tiu difino, la aro de malgrandaj sunsistemaj objektoj "inkluzivas la plejparton de la sunsistemaj asteroidoj, la plejparton de la transneptunaj ĉielobjektoj".[2]

Asteroidoj ofte havas planedosimilan orbiton, pli-malpli cirklan, dum kometoj ofte orbitas en elipsoj. Tiu orbita elipseco ebligas al ili konservi vaporiĝemajn substancojn dum granda parto de la tempo kaj evoluigi voston nur dum mallonga tempo, proksime de la Suno. Same, kiel asteroido povas evoluigi voston kaj iĝi kometoj (vidu supre), okazas, ke kometo per ofta proksimiĝo al la Suno perdas ĉion vaporiĝeman (akva glacio k. a.) kaj iĝas seka asteroido.

Klasado laŭ konsisto

[redakti | redakti fonton]
253 Matildo, C-tipa.
951 Gaspro, S-tipa.

Asteroidoj estas inter si klasataj laŭ siaj optikaj spektroj, kiuj permesas konkludi pri la konsisto de iliaj surfacoj.

C-tipaj asteroidoj

[redakti | redakti fonton]

Tre malhelaj asteroidoj, karbonecaj, kun albedo ĉirkaŭ 0,03, similaj al la meteorŝtonoj konataj kiel karbonecaj ĥondritoj. Iliaj kemiaj konsistoj similas tiun de Suno, escepte koncerne al hidrogeno, heliumo kaj vaporiĝemaj elementoj. Ilia spektro estas griz-blua. Ĉi-tiun kategorion anas 75 % el la konataj asteroidoj.

La elemento karbono, latine carbo, donis la nomon al ĉi tiu kategorio.

B-tipaj asteroidoj

[redakti | redakti fonton]

Subklaso de la C-tipaj asteroidoj. Maloftaj, ili troviĝas en la ekstera parto de la asteroida zono kaj en la palasa familio. Ili diferencas de la C-tipaj per tio, ke ilia spektro montras malpli da sorbo en la ultraviola radiado, kaj ilia koloro estas pli blua ol ruĝa. Ilia albedo estas pli granda ol tiu de la C-tipaj.

Spektroskopia analizo supozigas, ke la surfaco de tiaj asteroidoj entenas anhidrajn silikatojn, hidratajn argilojn, organikajn polimerojn, magnetiton kaj sulfidojn.

D-tipaj asteroidoj

[redakti | redakti fonton]

Tre malhelaj asteroidoj, kiuj aspektas iom ruĝaj, kaj entenas silikatojn, karbonon kaj eble akvoglacion. Tiajn asteroidojn oni trovas en la ekstera parto de la ĉefa asteroida zono, kaj ili povus esti objektoj venintaj de la Kujper-zono.

S-tipaj asteroidoj

[redakti | redakti fonton]

Asteroidoj de tipo silikata, sufiĉe helaj (albedo inter 0,10 kaj 0,22). Ili estas riĉaj je metaloj: fero, nikelo kaj magnezio. Ilia spektro plifortiĝas en la ruĝa koloro, simile al tiu de la ferŝtonaj meteoritoj.

17 % el la konataj asteroidoj estas S-tipaj.

La elemento silicio donis la nomon al ĉi tiu kategorio.

M-tipaj asteroidoj

[redakti | redakti fonton]

Aliaj metalaj asteroidoj: ili konsistas el fera-nikela alojo kaj estas helaj (albedo 0,1 al 0,18).

Aliaj tipoj

[redakti | redakti fonton]

Pli maloftaj estas asteroidoj de aliaj tipoj, kiujn oni iom post iom malkovras:

  • E-tipaj: entenantaj enstatiton
  • G-tipaj: diferencas de la C-tipaj per malsama sorbo de ultraviola lumo. Precipa reprezentanto estas 1 Ceres.
  • P-tipaj : spektro simila al tiu de la tipo "M", sed tre malhelaj kaj iom ruĝaj.
  • R-tipaj: kiuj aspektas ruĝaj
  • V-tipaj: kiujn oni supozas esti fragmentoj de 4 Vesta. Ili konsiste similas al S-tipaj asteroidoj, sed havas iom pli da piroksenoj. Vesta havas grandan frap-krateron de kolizio kun alia korpo, kaj el tiu kratero supozeble devenas la V-tipaj asteroidoj.

Klasado laŭ orbito

[redakti | redakti fonton]

Orbitaj grupoj kaj familioj

[redakti | redakti fonton]

Multajn asteroidojn oni dividas al familioj kaj grupoj laŭ ilia simila orbito. Familianoj estas tre proksimaj inter si kaj kutime rezultas el la disfalo de pli granda korpo, do ili havas similan konsiston. La anoj de grupoj pli vaste disiĝas inter si. Oni nomas grupon laŭ ĝia unue trovita membro (tiu kun la plej malalta numero) kaj numeras la grupanojn ene de la grupo.

Ekzemplo de asteroida familio estas la palasa familio, nomita laŭ 2 Pallas, el kiu la aliaj anoj supozeble estis elfrapitaj per kolizio.

Du klare identigeblaj grupoj de asteroidoj estas la trojaj asteroidoj en la jupitera orbito. Ili supozeble ne ekestis per kolizioj aŭ disfaloj, sed tie kolektiĝis pro la gravita stabileco de la punktoj de Lagrange.

Tipaj terproksimaj asteroidoj

Terproksimaj asteroidoj

[redakti | redakti fonton]

Fine de la 20-a jarcento pligrandiĝis la intereso pri asteroidoj, kies orbito preskaŭ sekcas tiun de la Tero, tiel ke ili povus proksimiĝi al aŭ kolizii kun ĝi. Tiujn terproksimajn aŭ ter-renkontajn asteroidojn oni klasas laŭ la situo de iliaj orbitoj kompare al la tera orbito:

  • Amora asteroido orbitas tute eksteras la tera orbito, sed ĝia orbito povas tanĝi aŭ preskaŭ tanĝi la orbiton de Tero.
  • Apolona asteroido havas forte elipsan orbiton, kun granda duonakso de pli ol du AU kaj perihelio de malpli ol 1,017 AU.
  • Atona asteroido havas orbiton kun granda duonakso malpli longa ol 1 AU, sed per orbita discentreco ili povas proksimiĝi al Tero.

Ĉar la terrenkontaj asteroidoj proksimiĝas ne nur al Tero, sed foje ankaŭ al Marso aŭ Venuso, eblas subitaj ŝanĝoj de iliaj orbitoj.

La Internacia Astronomia Unio interalie okupiĝas pri nomado de asteroidoj. Ĝis la 31-a de marto 2020, jam 22 023 asteroidoj ricevis nomon. Ĉi tiu kutimo, nomigi asteroidoj, permesas memorigi en la asteroida zono milojn da homoj el ĉiuj medioj de la vivo: komponistoj kiel Bach kaj Palestrina, kantistoj kiel Elvis kaj Piaf, sciencistoj kiel Godel, Einstein kaj von Neumann, astronomoj kiel Herschel kaj Olbers, pentristoj Kiel Renoir kaj Picasso, astronaŭtoj kaj eĉ famaj gimnazianoj. Ekzistas ankaŭ nomoj kiuj ne estas nomitaj laŭ homoj: ASCII, Namibio, Afriko, Apofiso, Linukso, Vikipedio kaj pli.

Grandaj kaj konataj asteroidoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de asteroidoj.
La plej grandaj asteroidoj de la ĉefa zono (mankas 65 Cibelo, 451 Paciencio k 107 Kamilo)
Detalaj bildoj de ok asteroidoj: 4 Vesta, 21 Luteco, 253 Mathilde, 243 Ida (kun Daktilo), 433 Eroso, 951 Gaspro, 2867 Šteins, 25143 Itokawa.

Malbone konataj asteroidoj

[redakti | redakti fonton]

Entute ekzistas pli ol 200 000 asteroidoj. Granda plimulto de ili estas memkompreneble malbone konata. Tial ne estas necesa, mencii je multaj mil artikoloj pri asteroidoj, ke ili estas malbone konataj. La skribo de po 14 literoj estas malŝparo de energio, storloko, tempo. Tial ni ne uzu tiujn senutilajn vortojn.

Esplorado

[redakti | redakti fonton]

La plej multaj asteroidoj estas tro malproksimaj de Tero por esplori iliajn detalojn per surteraj aŭ orbitaj (Hubble) teleskopoj. La koloro de la reflektata lumo donas nur proksimumajn indikojn pri la konsisto de la surfaco. Radara esplorado permesas konkludi pri la proksimuma grandeco.

Kosmosondiloj celantaj eksterajn planedojn, ekz. Jupiteron, necese traflugas la ĉefan asteroidan zonon kaj povas esplori iujn asteroidojn de proksime. Ekzemple en 1991 kaj 1993 la sondilo Galileo preterflugis kaj studis la asteroidojn 951 Gaspro kaj 243 Ida, sendante fotojn de iliaj surfacoj kaj de Daktilo, natura satelito de Ida. Daktilo estis la unue trovita natura satelito de asteroido.

En 1997 la sondilo NEAR Shoemaker, dediĉita al la esplorado de asteroidoj, fotis 253 Matildo kaj tiam pluiris por studi la asteroidon 433 Eroso, orbitante ĝin dum ĉirkaŭ unu jaro kaj fine surgrundiĝante sur ĝi je la 12-a de februaro 2001. Matildo estas ĉefa-zona, Eroso estas ter-proksima asteroido.

En septembro 2005 la japana sondilo Hajabusa studis 25143 Itokawa kaj sukcesis reporti grund-specimenon al Tero.

La eŭropa sondilo Rosetta en 2008 preterpase studis 2867 Šteins kaj en 2010 21 Luteco. En julio 2011 la usona sondilo Dawn studis 4 Vesta, la plej grandan el la ĝis nun detale fotitaj asteroidoj ; en 2015 ĝi atingis 1 Ceres.

Vortouzo en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido", kiel ekzemple "He! ĉu vi loĝas sur asteroido?" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, kaj ne atentas sian ĉirkaŭaĵon; ankaŭ pri homoj havantaj ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estantajn for de la mondo). Tiu ĉi kaj aliaj esprimoj devenas de la ĉefrolulo de la rakonto La Eta Princo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Beech, M. (September 1995). “On the Definition of the Term Meteoroid”, Quarterly Journal of the Royal Astronomical Society 36 (3), p. 281–284. Alirita 2006-08-31.. 
  2. The Final IAU Resolution on the definition of "planet" ready for voting Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivo Wayback Machine (IAU)

Andrew S. Rivkin. (2009) Asteroids, comets, and dwarf planets, Greenwood guides to the universe. Inkludas bibliografiajn referencojn kaj indekson (angle). Santa Barbara (Kalifornio): Greenwood Press, p. 206 j. ISBN 978-0-313-34432-9 (papera), 978-0-313-34433-6 (e-libro).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]