Kurt Gödel
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kurt Gödel | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1906 en Brno | ||||
Morto | 14-an de januaro 1978 (71-jara) en Princeton | ||||
Mortis pro | subnutrado [#] | ||||
Tombo | Princeton Cemetery [#] | ||||
Religio | kristanismo [#] | ||||
Lingvoj | germana lingvo • angla lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Aŭstrio [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono • Aŭstrio • Aŭstrio-Hungario • Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Adele Gödel [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • filozofo • universitata profesoro • komputikisto [#] | ||||
Laborkampo | aroteorio • matematika logiko [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Hans Hahn [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | teoremoj de nekompleteco [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kurt GÖDEL [gedl], en esperanto Godelo (naskiĝis la 28-an de aprilo 1906 en Brno (Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Ĉeĥio), mortis la 14-an de januaro 1978 en Princeton en Usono) estis Ĉeĥio-devena germanparolanta matematikisto-logikisto, laborinta en Aŭstrio kaj Usono.
Li estis ano de la Viena rondo kaj estas konsiderata elstara logikisto; interalie li pruvis jenajn teoremojn:
- teoremo de Gödel pri kompleteco
- teoremoj de Gödel pri nekompleteco
- nekontraŭdireco de la elekta aksiomo kaj la kontinuaĵa hipotezo al ceteraj aksiomoj de la arteorio