21 Luteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
21 Luteco
Asteroido
Oficiala nomo 21 Lutetia
Historio
Malkovrinto Hermann Goldschmidt
Dato de malkovro
Loko de malkovro
15-a de novembro 1852
Parizo (Francio)
Unua superflugo Rosetta
10-a de julio 2010[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
364,277 Gm (2,435 AU)
304,600 Gm (2,036 AU)
423,955 Gm (2,834 AU)
Discentreco 0,164
Meza anomaliangulo 75,393°
Klinangulo 3,064°
Periodo 1 387,902 t (3,8 j)
Meza cirkulrapido 18,96 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
80,917°
Argum. de periapsido 250,227°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
115 × 96 × 80 km[2]
95.76 ± 4,1 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(2,57 ± 0,24) ×1018 kg[2]
(5 550 ± 880) kg/m3[2]
~ 0,025 m/s2
~ 0,05 km/s
Rotacia periodo 0,3402 t (8,1655 h)
Aksa kliniteco 85° aŭ 89°
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

172 K
266 K
Geometria albedo 0,208
Observaj ecoj
Spektroklaso M
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

13,7
9,25
Absoluta magnitudo 7,29
Information icon.svg
vdr

21 Luteco estas granda, hela asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas nenormala formo de M-tipa asteroido.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Malkovris ĝin la germana amatora astronomo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt, de la balkono de sia pariza hejmo. Ĝi ricevis la nomon "Luteco" tiu de Parizo en la antikva epoko (latine Lutetia).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam klasifikata kiel M-tipa (riĉa je metalo) asteroido, Luteco montras malmulte da metalo sur ĝia surfaco: ĝia spektro similas tiun de la karbonecaj ĥondritoj kaj C-tipaj asteroidoj, kaj tute ne tiun de la ferometeoritoj. Ĝia malforta radara reflektiveco montras la ĉeeston de hidrataj materialoj: abundaj silikatoj kaj pli dika tavolo da regolito pli dika ol tiu sur plejparto el asteroidoj.

La analizo de ĝia luma kurbo montras, ke ĝia rotacia akso estas preskaŭ paralela al sia orbita ebeno[3] : Kiel Urano, Luteco prezentas unu post la alian siajn polusojn al Suno.

Esploro[redakti | redakti fonton]

Luteco estas unu el la celoj de la kosmosondilo Rosetta[4] kiu superflugis ĝin la 10-an de julio 2010, post observo de la asteroido 2867 Steins.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
20 Massalia21 Luteco22 Kaliopo