Urano (planedo)
| Urano | |
| Planedo | |
astronomia simbolo vd
| |
Urano fotita la 20-an de januaro 1986 de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, la nura kiu vizitis ĝin.
| |
| glacia giganta planedo • ekstera planedo • Ter-ekstera planedo | |
|---|---|
| Nomita laŭ | Urano, Uranio vd |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | William Herschel[1] |
| Dato de malkovro | 13-a de marto 1781[1] |
| Loko de malkovro | Bath[1] |
| Unua superflugo | Voyager 2 (24-an de januaro 1986) |
| Unua enorbitiĝo | Neniam |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
2 876 679 082 km (19,23 AU) 2 748 938 461 km (18,38 AU) 3 004 419 704 km (20,08 AU) |
| Discentreco | 0,044 405 586 |
| Meza anomaliangulo | 142,955717° |
| Klinangulo | 0,772556° (rilate al la ekliptiko); 6,48° (rilate al la suna ekvatoro); 1,02° (rilate al la ebeno de Laplace) |
| Periodo | 30 799,095 tagoj (84,32 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 6,81 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
73,989821° |
| Argum. de periapsido | 96,541318° |
| Naturaj satelitoj Ringoj |
Jes, 27 Jes |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro Ekvatora diametro Polusa diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
51 118 km vd (51 118 ± 8) km (49 946 ± 40) km 0,0229 ± 0,0008 8,1156 × 109 km2 6,833 × 1013 km3 |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(8,6810 ± 0,0013) × 1025 kg 1,27 × 103 kg/m3 8,69 m/s2 21,3 km/s |
| Rotacia periodo - Sidera periodo |
−0,71833 tagoj (malantaŭen) |
| Aksa kliniteco | 97,77° |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
49 K (je 0,1 baroj) 53 K (je 0,1 baroj) 57 K (je 0,1 baroj) |
| Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,51 0,300 |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
5,9 vd 5,9 5,32 |
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
3,3" 4,1" |
Urano estas la sepa planedo de la sunsistemo kaj membras klason de la eksteraj, jupitersimilaj planedoj. Ĝi estas la 4-e plej peza kaj 3-e plej granda planedo en la sunsistemo. Urano eltroviĝis 1781 kaj nomiĝis laŭ la helena dio de ĉielo, Urano. La malnova simbolo de Urano
similas la simbolon de Marso. La nova simbolo
anstataŭas la sagon per "H" laŭ Herschel, la malkovrinto, kaj estas malpli intermiksebla.
Kontraŭe al kutima miskompreno, ĝi estas – dum bonaj kondiĉoj – videbla nudokule, se oni rigardas atente la stelplenan ĉielon malproksime de konstruaĵoj, vojoj kaj aliaj similaj prilumitaj objektoj. Uranon tamen neniam rimarkis la antikvuloj, pro ĝia malforta brilo[2] kaj malrapida ŝajna movo. Malkovrata de William Herschel la 13-a de marto 1781, ĝi estas la unua planedo malkovrita helpe de teleskopo.
La akso de Urano klinas 97.9 gradojn el la poluso de sia orbito. Urano havas multenombrajn lunojn (27 nun konatajn) kaj maldikajn ringojn. La regulaj satelitoj kaj la ringoj orbitas en la ekvatora ebeno de la planedo, ebeno do preskaŭ orta kun la ekliptiko. La ena strukturo de Urano similas tiun de Neptuno: ambaŭ malsimilas al la gasgigantoj Jupitero kaj Saturno, kaj pro tio oni kelkfoje nomas Uranon kaj Neptunon "glaciaj gigantoj" aŭ "sub-gigantoj". Kiel la aliaj sunsistemaj gasgigantoj, ankaŭ Urano posedas abundan lunaron, plurajn ringojn, kaj rimarkindan magnetosferon.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Urano estas la sepa planedo kalkulante el la Suno. Ĝi estas gasa cejan-kolora glacigiganto. Plimulto el la planedo estas el akvo, amoniako, kaj metano en superkrita fazo de materio, kion astronomoj nomas "glacio" aŭ "volatilaĵoj". La atmosfero de la planedo havas kompleksan tavoligitan nubo-strukturon kaj havas la plej malsupran minimuman temperaturon (49 K (−224 °C; −371 °F)) de ĉiuj planedoj de la Sunsistemo. Ĝi havas markitan aksan kliniĝon de 82.23° kun retroira rotacia periodo de 17 horoj kaj 14 minutoj. Tio signifas, ke en 84 Ter-jara orbita periodo ĉirkaŭ la Suno, ĝiaj polusoj ricevas proksimume 42 jarojn da kontinua sunlumo, sekvita de 42 jaroj da kontinua mallumo.
Urano havas la trian plej grandan diametron kaj kvaran plej grandan mason inter la planedoj de la Sunsistemo. Surbaze de nunaj modeloj, ene de ĝia volatila mantela tavolo estas ŝtona kerno, kaj ĉirkaŭante ĝin estas dika atmosfero el hidrogeno kaj heliumo. Spurkvantoj de hidrokarbidoj (supozeble produktitaj per hidrolizo) kaj de karbona monooksido kune kun karbondioksido (supozeble originita de kometoj) estis detektitaj en la supra atmosfero. Ekzistas multaj neklarigitaj klimataj fenomenoj en la atmosfero de Urano, kiel ekzemple ĝia pinta ventorapideco de 900 km/h (560 mph),[3] variaĵoj en ĝia polusa ĉapo, kaj ĝia vaganta nubaro. La planedo ankaŭ havas tre malaltan internan varmon kompare kun aliaj gigantaj planedoj, kies kaŭzo restas neklara.
Kiel la aliaj gigantaj planedoj, Urano havas ringan sistemon, magnetosferon, kaj multajn naturajn satelitojn. La ekstreme malhela ringa sistemo reflektas nur ĉirkaŭ 2% de la envenanta lumo. La 28 naturaj satelitoj de Urano inkluzivas 18 konatajn regulajn lunojn, el kiuj 13 estas malgrandaj internaj lunoj. Pli for estas la pli grandaj kvin gravaj lunoj de la planedo: nome Mirando, Arielo, Umbriel, Titanio kaj Oberono. Orbitanta je multe pli granda distanco de Urano estas la dek konataj neregulaj lunoj. La magnetosfero de la planedo estas tre malsimetria kaj havas multajn ŝargitajn partiklojn, kiuj povas esti la kaŭzo de la mallumiĝo de ĝiaj ringoj kaj lunoj.
Urano estas videbla al la nuda okulo, sed ĝi estas tre malklara kaj ne estis klasifikita kiel planedo ĝis 1781, kiam ĝi estis por la unua fojo observita fare de William Herschel. Proksimume sep jardekojn post ĝia malkovro, interkonsento estis atingita ke la planedo estu nomita laŭ la greka dio Urano (Ouranos), unu el la grekaj praaj diaĵoj. Aktuale (en 2025), ĝi estis vizitita nur unufoje kiam en 1986 la sondilo Voyager 2 flugis proksime de la planedo.[4] Kvankam nuntempe ĝi povas esti optike vidata kaj observata per teleskopoj, ekzistas multe da deziro reviziti la planedon, kiel montrite per la decido de usona Planetary Science Decadal Survey igi la proponitan Urans Orbiter and Probe-mision ĉefa prioritato por la esplorado en 2023-2032, kaj per la propono de la Ĉina Nacia Kosma Agentejo por flugi preter la planedo per subprobo de Tianwen-4.[5]
Historio
[redakti | redakti fonton]
Urano estis malkovrita la 13-an de marto 1781; temis pri la unua malkovro de planedo ne jam konata en la pratempo.[6] Eble la plej frua konata observo estis farita de Hiparko, kiu kam en la jaro 128 a.n.e. povus esti registrinta ĝin kiel stelo por sia stelkatalogo, kiu estis poste inkludita en la Almagesto de Ptolemeo.[7]
Jam dum la 17-a kaj 18-a jarcento, tamen, pluraj astronomiistoj fakte vidis la planedon, sed miskonsideris ĝin stelo. La unua observado de la planedo okazis en 1690, fare de John Flamsteed, kiu katalogis la objekton kiel la stelon 34 en la konstelacio Virbovo. Flamsteed vidis Uranon du pliajn fojojn, en la jaroj 1712 kaj 1715, tamen ne komprenante, ke temas pri planedo kaj ne pri stelo. Aliaj astronomiistoj sekve observis Uranon: interalie, James Bradley en la jaroj 1748, 1750 kaj 1753; Tobias Mayer en 1746; Pierre Charles Le Monnier kvarfoje en 1750, dufoje en 1768, sesfoje 1769 kaj unu lastan fojon en 1771.[8]


William Herschel unue vidis la planedon la nokton de la 13-a de marto 1781, el la ĝardeno de sia domo, en la urbo Bath, en Somerset (nuntempe en tiu loko situas la Astronomia muzeo Herschel)[9], sed unue anoncis ĝin kiel kometon, je la 26-a de aprilo.[10] Per memfarita 6,2-cola spegula teleskopo, Herschel "engaĝiĝis pri serio de observoj pri la paralakso de la fiksitaj steloj."[11][12]
Herschel registris en sia taglibro: "En la kvartilo proksime de ζ Tauri ... aŭ Nebula stelo aŭ eble kometo."[13] La 17an de Marto li notis: "Mi serĉis la Kometon aŭ Nebulan Stelon kaj trovis, ke ĝi estas Kometo, ĉar ĝi ŝanĝis sian lokon."[14] Kiam li prezentis sian eltrovaĵon al la Reĝa Societo de Londono, li daŭre asertis, ke li trovis kometon, sed ankaŭ implicite komparis ĝin kun planedo:[15]
|
Herschel ankaŭ sciigis pri sia eltrovo la reĝan astronomiiston, Nevil Maskelyne, kiu je la 23-a de aprilo respondis jene:
|
Dum Herschel daŭre parolis pri la nova objekto kiel pri kometo, kelkaj aliaj astronomiistoj jam eksuspektis, ke temas pri planedo. La rusia astronomiisto Anders Johan Lexell unue kalkulis la orbiton de Urano[16], kaj ĝi estis preskaŭ cirkla, pro tio li konkludis, ke temas pri planedo kaj ne pri kometo. Ankaŭ la berlina astronomiisto Johann Elert Bode parolis pri "moviĝanta stelo, kiu povas esti konsiderata kiel ĝisnune nekonata planedeca objekto, kiu ĉirkaŭiras la Sunon trans la orbito de Saturno".[17] Pro la preskaŭa cirkleco de la orbito, ankaŭ Bode konkludis, ke plej verŝajne temas pri planedo.[18]
Pro samopinio de pluraj aliaj fakuloj, en 1783 Herschel mem agnoskis, per letero al la prezidanto de la Reĝa Societo de Londono (Joseph Banks), ke Urano estas efektive planedo: "Laŭ la observado de la plej eminentaj Astronomoj en Eŭropo ŝajnas, ke la nova stelo, kiun mi havis la honoron montri al ili en marto 1781, estas Primara Planedo de nia Sunsistemo."[19] Rekone de tiu atingo, la brita reĝo Georgo la 3-a donis al Herschel ĉiujaran stipendion de 200 pundoj (ekvivalente al 30 000 pundoj en 2023)[20] kondiĉe ke li translokiĝu al Windsor por ke la Reĝa Familio povu rigardi pere de liaj teleskopoj.[21]
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Urano referencas al la malnovgreka diaĵo de la ĉielo Urano (malnovgreke: Οὐρανός), konata kiel Caelus en romia mitologio, la patro de Krono (Saturno), avo de Zeŭso (Jupitero) kaj la praavo de Areso (Marso), kiu estis igita kiel Uranus en la latina.[22]
Interkonsento pri la nomo ne estis atingita ĝis preskaŭ 70 jaroj post la eltrovo de la planedo. Dum la originaj diskutoj post malkovro, Maskelyne petis al Herschel "fari al la astronomia mondo la favoron doni nomon al via planedo, kiu estas tute via propra, [kaj] kiun ni estas tiom devontigaj al vi por ĝia eltrovo".[23] En respondo al la peto de Maskelyne, Herschel decidis nomi la objekton Georgium Sidus (La Stelo de Georgo), aŭ la "Georgia Planedo" en honoro de sia nova patrono, reĝo Georgo la 3-a.[24] Li klarigis tiun decidon en letero al Joseph Banks:[19]
|
La proponita nomo de Herschel ne estis populara ekster Britio kaj Hanovro, kaj baldaŭ oni proponis alternativojn. Astronomo Jérôme Lalande proponis, ke ĝi estu nomita Herschel en honoro de sia malkovrinto.[25] La sveda astronomo Erik Prosperin proponis la nomojn Astraia, Cibelo (nun nomoj de asteroidoj), kaj Neptuno, kiu poste iĝis la nomo de la sekva planedo malkovrita. Ankaŭ Georg Lichtenberg el Göttingen apogis Astraia (kiel Austräa), sed ŝi estas tradicie rilata al Virgo anstataŭ al Taŭro. Neptuno estis apogita fare de aliaj astronomoj kiuj ŝatis la ideon de memorfesto de la venkoj de la brita reĝa floto en la kurso de la Usona Milito de Sendependeco nomante la novan planedon aŭ Neptune George III aŭ Neptune Great Britain, kompromiso kiu ankaŭ Lexell sugestis. [16][26] Daniel Bernoulli sugestis Hypercronius kaj Transaturnis. Ankaŭ Minerva estis proponita.[26]

En traktaĵo de Marto 1782, Johann Elert Bode proponis Uranus, latinigita versio de la greka dio de la ĉielo, nome Urano.[27] Bode argumentis, ke la nomo devus sekvi la mitologion por ne elstari kiel diferenca disde la aliaj planedoj, kaj ke Urano estis konvena nomo kiel la patro de la unua generacio de la titanoj.[27] Li ankaŭ notis la elegantecon de la nomo en tio same ke Saturno estis la patro de Jupitero, la nova planedo devus esti nomita laŭ la patro de Saturno.[21][27][28][29] Tamen, li estis ŝajne nekonscia ke Urano estis nur la latinigita formo de la nomo de la diaĵo, kaj la romia ekvivalento estis Caelus. En 1789, la kolego de Bode en la Reĝa Akademio nome Martin Klaproth nomis sian lastatempe malkovritan elementon uranio en subteno de la elekto de Bode.[30] Finfine, la sugesto de Bode iĝis la plej vaste uzita, kaj iĝis universala en 1850 kiam la brita servo HM Nautical Almanac Office, la fina rezisto, ŝanĝis de uzado de Georgium Sidus al Urano.[28]
Urano havas du astronomiajn simbolojn. La unua proponita,
, estis proponita de Johann Gottfried Köhler je peto de Bode en 1782.[31] Köhler sugestis, ke la nova planedo ricevis la simbolon por plateno, kiu estis priskribita science nur 30 jarojn antaŭe. Ĉar ne estis alĥemia simbolo por plateno, li sugestis ⛢ aŭ ⛢, kombino de planed-metalaj simboloj ☉ (oro) kaj ♂ (fero), ĉar plateno (aŭ 'blanka oro') troviĝas mikse kun fero. Bode pensis, ke rekta orientado, ⛢, kongruis plej bone kun la simboloj por la aliaj planedoj eĉ se ili estas diferencaj.[31] Tiu simbolo hegemonias en moderna astronomia uzado en la raraj kazoj en kiuj oni uzas simboloj.[32][33] La dua simbolo,
, estis sugestita de Lalande en 1784. En letero al Herschel, Lalande priskribis ĝin kiel "un globe surmonté par la première lettre de votre nom" ("globo suririta de la unua letero de via familinomo").[25] La dua simbolo estas preskaŭ universala en astrologio.
En anglalingva popola kulturo, humuro estas ofte rezulta el la ordinara prononco de la nomo Uranus (Urano), kiu similas al tiu de la frazo "your anus" (via anuso).[34]
Urano estas nomita per vario de nomoj en aliaj lingvoj. La nomo de Urano estas laŭvorte tradukita kiel "stelo de la Ĉiela Reĝo" en ĉina (天王星, Tiānwángxīng), japana (天王星), korea (천왕성), kaj vjetnama (sao Thiên Vương).[35][36][37][38] En Taja, ĝia oficiala nomo estas Dao Yurenat (ดาวยูเรนัส). Ĝia alia nomo en taja estas Dao Maruettayu (ดาวมฤตยู, Stelo de Mṛtyu), laŭ la sanskrita vorto por 'morto', Mrtyu (मृत्यु). En mongola, ĝia nomo estas Tengeriin Van (Тэнгэрийн ван), tradukebla kiel 'Reĝo de la Ĉielo', reflektante la rolon de ilia samnoma dio kiel la reganto de la ĉielo. En havaja, ĝia nomo estas Heleʻekala, la havaja interpreto de la nomo "Herschel".[39]
Surloka esplorado
[redakti | redakti fonton]Pro la rimarkinda malproksimo de Urano ekde Suno, sondiloj senditaj al la planedo devas ne nur trairi grandan distancon, sed krome ne povas kalkuli je sunenergio por sia surloka funkciado. Nuntempe, la nura teĥniha rimedo por tio estas varmelektra energi-produktilo bazita je radioizotopoj.
La nura kosmosondilo kiu ĝis nun (2010) atingis Uranon estis la usona esplorilo Voyager 2; en tiu ĉi momento, neniu lando aŭ kosma agentejo antaŭvidas pliajn sondojn al Urano kaj al ĝia lunaro. Oni tamen plu esploradas la uranan atmosferon per teleskopa observado, kaj aparte per la grandskala planed-kamerao de la kosmoteleskopo Hubble.
Pliaj sondiloj al Urano ne antaŭvidatas precipe pro tio, ke la ĉefaj kosmagentejoj nuntempe preferas enfokusigi sian atenton al la gasgigantoj Jupitero kaj Saturno[40], kaj krome ekstudas sendadon de kosmosondilo al Neptuno (planedo) [41].
Atmosfero
[redakti | redakti fonton]La atmosfero de Urano ĉefe konsistas el hidrogeno (83%) kaj heliumo (15%), kaj entenas rimarkindan kvanton da metano (2%) kaj spurojn de akva glacio kaj amoniako. Ĝi entute altas pli-malpli 7600 km-n.
En 1986, la kosmoesplorilo Voyager 2 malkovris nubojn, kiuj ebligis taksi ventrapidon inter 100 kaj 600 km/h. En 1998, la kosmoteleskopo Hubble fotis proksimume 20 nubaĵojn rimarkinde helajn, je diversaj altecoj: ili tre verŝajne konsistas el kristaloj de metano.
Al metano ankaŭ ŝuldiĝas la lazura koloro de la planedo; tiu gaso fakte sorbas la ruĝan lumon kaj reflektas la bluan.
La temperaturo ĉe la supraĵo de nuboj egalas proksimume 55 kelvinoj; pro la malproksimo de la planedo ekde la Suno, kaj pro la notinda dekliniĝo de ties rotacia akso, temperaturoj ne esence varias inter somero kaj vintro.
Ena strukturo
[redakti | redakti fonton]Estas malklare, ĉu kerno de la planedo konsistas el roko kiel en la okazo de Jupitero kaj Saturno; ĉiuokaze, inter la kerno kaj la atmosfero estas tavolo de akvoglacio kaj amonio.
Naturaj satelitoj
[redakti | redakti fonton]Urano posedas 27 lunojn oficiale agnoskitajn de la Internacia Astronomia Unio.[42]

El la kvar gasgigantoj, Urano havas malplej masan salelitaron: la sumo de la masoj de ĝiaj kvin pli grandaj lunoj estas malpli ol duono de la maso de Tritono, neptuna luno. Plej granda urana satelito, Titanjo, havas duonon de la diametro de nia Luno. Nenia urana satelito havas notindan atmosferon.
Internaj kaj ĉefaj satelitoj (kaj la ringoj) orbitas en la ekvatora ebeno de Urano. Ĉar la planedo havas ĝian rotacian akson preskaŭ paralela al ĝia orbita ebeno (Aksa dekliniĝo = 97,77°), la orbitoj de ĝiaj regulaj satelitoj estas proksimume ortaj al la planeda orbita ebeno, kaj estas retrogradaj rilate al la orbita movo. Tiaj satelitoj ĉu estus formiĝintaj en la alkreska disko de Urano post la hipoteza kolizio kiu renversus la planedon, ĉu ili suferis la saman influon[43], kiu modifis la uranan rivoluakson ĝis ĝia nuana klineco.
S/2025 U 1 estas unu el la plej malgrandaj konataj naturaj satelitoj de Urano, kun ĉirkaŭkalkulata diametro de 8 ĝis 10 km. Ĝia malkovro estis anoncita la 19-an de aŭgusto 2025.
Internaj satelitoj
[redakti | redakti fonton]Dektri internaj uranaj satelitoj estas nun konataj. Ili estas ligataj al la uranaj ringoj, kiuj verŝajne devenas de la diseriĝo de unu aŭ pluraj lunoj.
Kordelio kaj Ofelio estas paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono, Mabo estas probable la materiala fonto de la ringo muo.
Ĉiuj estas malhelaj objektoj, ili konsistiĝas el akva glacio nigrigita el malhela materialo, kiu estas eble organikaj kombinaĵoj.
Ĉefaj satelitoj
[redakti | redakti fonton]Urano havas kvin grandajn satelitojn : Mirando, Arielo Umbrielo, Titanjo kaj Oberono, la solaj, kiuj estas sufiĉe masaj por havi sferan (au elipsoidan) formon. Ili komponiĝas el miksaĵo de glacio kaj roko. Ili povas esti diferenciĝitaj en roka kerno kaj glacia mantelo. Titanjo kaj Oberono povus havi tavolon da likva akvo inter la kerno kaj la mantelo.

Naŭ lunoj orbitas preter la orbito de Oberono. Ili estus asteroidoj kaptataj de Urano. Male al la satelitoj de Jupitero aŭ de Saturno, nenia grupiĝo estis trovita laŭ iliaj grandaj duonaksoj kaj orbitaj klinecoj. La retrogradaj lunoj tamen povas esti klasigitaj en du grupoj: la interna grupo, kun orbito modere discentraj (e ≈ 0,2) : Francisko, Kalibano, Stefano kaj Trinkulo; kaj la ekstera grupo kun tre discentraj orbitoj (e ≈ 0,5) Sikorakso, Prospero, Setebo kaj Ferdinando.
Ringoj
[redakti | redakti fonton]Urano posedas apenaŭan ringaron, konsistantan el malhela pulvoro kaj objektoj ĝis 10 kilometrojn grandaj. La ringaron malkovris la 10-an de marto 1977 James L. Elliot, Edward W. Dunham kaj Douglas J. Mink, per la Kuiper Airborne Observatory. La eltrovo okazis neatendite; oni fakte celis observi kaŝadon de stelo fare de Urano, por esplori ties atmosferon dum la ekkaŝiĝo. Pristudante la rezultojn, evidentiĝis ke la stelo mallonge malaperis kaj reaperis kvin fojojn antaŭ la fina kaŝiĝo malantaŭ Urano. Oni unue hipotezis pri misfunkciado de la observilo, sed fine konkludis, ke Urano posedas aron da kvin ringoj.
La ringaro de Urano estis rekte observita en 1986, kiam la kosmoesplorilo Voyager 2 atingis Uranon kaj fotis ĝiajn ĉirkaŭaĵojn.
Laŭ nia nuntempa scio, Urano posedas du ringarojn: la ena konsistas el dek unu maldikaj ringoj, dum la ekstera konsistas el du ringoj. Tiuj ĉi lastaj estis malkovritaj kaj fotitaj en decembro 2005 per la kosmoteleskopo Hubble.[44] La materio kiu konsistigas la plej eksteran ŝajne fontas el la urana luno Mabo, ankaŭ malkovrita en 2005, kies orbito situas ĝuste interne de la ringo.
Magneta kampo
[redakti | redakti fonton]
Antaŭ la surlokiĝo de la kosmoesplorilo Voyager 2, la ĉefa impreso inter sciencistoj estis, ke la magneta kampo de Urano devus esti samdirekta kiel la suna vento, ĉar tiel ĝi ankaŭ estus preskaŭ samdirekta kiel la rotacia akso de la planedo, kiu kuŝas en la ekliptiko.[45]
La rezultoj de la mezuroj de Voyager 2, tamen, estis surprizaj: la urana magneta kampo ne fontas el la geometria centro de la planedo, sed proksimume je unu triono de ties radiuso en la direkton de la suda poluso; krome, la kampo dekliniĝas je 59 gradoj rilate al la rotacia akso.[45] La magneta kampo ĉe la supraĵo de la nuboj estas pro tio ege malsimetria: en la suda duonsfero ĝi povas atingi minimumon de 0,1 gaŭsoj (10 µT), dum en la norda duonsfero ĝi havas maksimumon de 1,1 gaŭsoj (110 µT).[45] La averaĝa kampo ĉe la nubsupraĵo estas 0,23 gaŭsoj (23 µT).
Ankaŭ la ĝemelan planedon Neptuno karakterizas simile dekliniĝanta magneta kampo, kio pensigas, ke tio povus esti komuna trajto de glaciaj gigantoj. Povus esti ke, malkiel en la okazo de terecaj planedoj kaj gasgigantoj, kie la magneta kampo fontas el la planedkerno, en glacigigantoj la magneta kampo fontas el pli supraj tavoloj.[46]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ el "MIRA's Field Trips to the Stars Internet Education Program" (angle)
- ↑ Sromovsky, L. A.; Fry, P. M. (Decembro 2005). "Dynamics of cloud features on Uranus". Icarus. 179 (2): 459–484. arXiv:1503.03714. Bibcode:2005Icar..179..459S. doi:10.1016/j.icarus.2005.07.022.
- ↑ Exploration | Uranus (10a de Novembro 2017). Arkivita el la originalo je 7a de Aŭgusto 2020. Alirita 8a de Februaro 2020 . “Jan. 24, 1986: NASA's Voyager 2 made the first - and so far the only - visit to Uranus.”.
- ↑ "China's plans for outer Solar System exploration", The Planetary Society, 21a de Decembro 2023. (angle)
- ↑ "MIRA's Field Trips to the Stars Internet Education Program". Monterey Institute for Research in Astronomy. Arkivita el la originalo la 1an de Majo 2021. Alirita la 5an de Majo 2021.
- ↑ Bourtembourg, René (November 2013). "Was Uranus Observed by Hipparchus?". Journal for the History of Astronomy. 44 (4): 377–387. Bibcode:2013JHA....44..377B. doi:10.1177/002182861304400401. ISSN 0021-8286. S2CID 122482074.
- ↑ Duane Dunkerson. Uranus—About Saying, Finding, and Describing It (angle). thespaceguy.com. Alirita 17-4-2007 .
- ↑ Bath Preservation Trust. Alirita 2007-09-29 .
- ↑ William Herschel (1781). “Account of a Comet, By Mr. Herschel, F. R. S.; Communicated by Dr. Watson, Jun. of Bath, F. R. S”, Philosophical Transactions of the Royal Society of London 71, p. 492–501. doi:10.1098/rstl.1781.0056.
- ↑ Journal of the Royal Society and Royal Astronomical Society 1, 30, citita en Miner, p. 8.
- ↑ "Ice Giants: The Discovery of Nepture and Uranus". Sky & Telescope. American Astronomical Society. 29a de Julio 2020. Arkivita el la originalo la 22an de Novembro 2020. Alirita la 21an de Novembro 2020.
- ↑ Royal Astronomical Society MSS W.2/1.2, 23; citita en Miner p. 8.
- ↑ RAS MSS Herschel W.2/1.2, 24, citita en Miner p. 8.
- ↑ 15,0 15,1 Journal of the Royal Society and Royal Astronomical Society, 1, 30, citita en Miner, p. 8.
- ↑ 16,0 16,1 A. J. Lexell (1783). “Recherches sur la nouvelle planete, decouverte par M. Herschel & nominee Georgium Sidus”, Acta Academia Scientarum Imperialis Petropolitanae (1), p. 303–329.
- ↑ Johann Elert Bode, Berliner Astronomisches Jahrbuch, p. 210, 1781, citita en Miner p. 11
- ↑ Miner p. 11
- ↑ 19,0 19,1 Dreyer, J. L. E. (1912). The Scientific Papers of Sir William Herschel. Vol. 1. Royal Society and Royal Astronomical Society. p. 100. ISBN 978-1-84371-022-6.
- ↑ UK Retail Price Index inflation figures are based on data from Clark, Gregory (2017). "The Annual RPI and Average Earnings for Britain, 1209 to Present (New Series)". MeasuringWorth. Alirita la 7an de Majo 2024.
- ↑ 21,0 21,1 Miner, p. 12
- ↑ . Uranus (12a de Novembro 2007). Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo 2009. Alirita 20a de Aprilo 2009 .
- ↑ RAS MSS Herschel W.1/12.M, 20, citita en Miner, p. 12
- ↑ (1986) “Voyager at Uranus”, NASA JPL 7 (85), p. 400–268. Arkivigite je 2006-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 25,0 25,1 Herschel, Francisca (1917). "The meaning of the symbol H+o for the planet Uranus". The Observatory. 40: 306. Bibcode:1917Obs....40..306H.
- ↑ 26,0 26,1 (1958) “The Naming of Uranus and Neptune, Astronomical Society of the Pacific Leaflets, Vol. 8, No. 352, p.9”, Leaflet of the Astronomical Society of the Pacific 8 (352), p. 9. Bibkodo:1958ASPL....8....9G. Alirita 1a de Junio 2023..
- ↑ 27,0 27,1 27,2 Bode 1784, paĝoj 88–90: [In original German]:
[Tradukita]:
„ Bereits in der am 12ten März 1782 bei der hiesigen naturforschenden Gesellschaft vorgelesenen Abhandlung, habe ich den Namen des Vaters vom Saturn, nemlich Uranos, oder wie er mit der lateinischen Endung gewöhnlicher ist, Uranus vorgeschlagen, und habe seit dem das Vergnügen gehabt, daß verschiedene Astronomen und Mathematiker in ihren Schriften oder in Briefen an mich, diese Benennung aufgenommen oder gebilligt. Meines Erachtens muß man bei dieser Wahl die Mythologie befolgen, aus welcher die uralten Namen der übrigen Planeten entlehnen worden; denn in der Reihe der bisher bekannten, würde der von einer merkwürdigen Person oder Begebenheit der neuern Zeit wahrgenommene Name eines Planeten sehr auffallen. Diodor von Cicilien erzahlt die Geschichte der Atlanten, eines uralten Volks, welches eine der fruchtbarsten Gegenden in Africa bewohnte, und die Meeresküsten seines Landes als das Vaterland der Götter ansah. Uranus war ihr, erster König, Stifter ihres gesitteter Lebens und Erfinder vieler nützlichen Künste. Zugleich wird er auch als ein fleißiger und geschickter Himmelsforscher des Alterthums beschrieben... Noch mehr: Uranus war der Vater des Saturns und des Atlas, so wie der erstere der Vater des Jupiters. ” 
„ Jam en la antaŭlegado ĉe la loka Naturhistoria Societo la 12-an de marto 1782, mi havas la nomon de la patro de Saturno, nome Uranos, aŭ kiel kutime kun la latina sufikso, proponis Urano-n, kaj de tiam havis la plezuron, ke diversaj astronomoj kaj matematikistoj, citis en siaj skribaĵoj aŭ leteroj al mi aprobante ĉi tiun nomigon. Laŭ mi, estas necese sekvi la mitologion en ĉi tiu elekto, kiu estis pruntita de la antikva nomo de la aliaj planedoj; ĉar en la serio de antaŭe konata, perceptita de stranga persono aŭ evento de moderna tempo nomo de planedo estus tre rimarkinda. Diodoro de Kilikio rakontas la historion de Atlaso, antikva popolo kiu enloĝis unu el la plej fekundaj areoj en Afriko, kaj rigardis la marbordojn de sia lando kiel la patrujon de la dioj. Urano estis ĝia unua reĝo, fondinto de ilia civilizita vivo kaj inventinto de multaj utilaj artoj. Samtempe li ankaŭ estas priskribita kiel diligenta kaj lerta astronomo de la antikveco... eĉ pli: Urano estis la patro de Saturno kaj de Atlaso, ĉar la unua estas la patro de Jupitero. ” - ↑ 28,0 28,1 Littmann, Mark (2004). Planets Beyond: Discovering the Outer Solar System. Courier Dover Publications. pp. 10–11. ISBN 978-0-486-43602-9.
- ↑ . Astronomy in Berlin. Brian Daugherty. Arkivita el la originalo je 8a de Oktobro 2014. Alirita 24a de Majo 2007 .
- ↑ . The Straight Scoop on Uranium. AllChemicals (2006). Arkivita el la originalo je 21a de Decembro 2008. Alirita 30a de Marto 2009 .
- ↑ 31,0 31,1 Astronomisches Jahrbuch für das Jahr 1785. George Jacob Decker, Berlin, p. 191.
- ↑ (2017) “Probabilistic Forecasting of the Masses and Radii of Other Worlds”, The Astrophysical Journal 834 (1), p. 17. doi:10.3847/1538-4357/834/1/17. Bibkodo:2017ApJ...834...17C.
- ↑ Solar System Symbols Arkivigite je 2023-09-04 per la retarkivo Wayback Machine, NASA/JPL
- ↑ Craig, Daniel, "Very nice job with these Uranus headlines, everyone", The Philly Voice, 20a de Junio 2017.
- ↑ De Groot, Jan Jakob Maria. (1912) Religion in China: universism. a key to the study of Taoism and Confucianism, American lectures on the history of religions 10. G. P. Putnam's Sons.
- ↑ Crump, Thomas. (1992) The Japanese numbers game: the use and understanding of numbers in modern Japan. Routledge, p. [htt://archive.org/details/jaesenumbersg00crum/e/n53 39]–40. ISBN 978-0-415-05609-0.
- ↑ Hulbert, Homer Bezaleel. (1909) The passing of Korea. Doubleday, Page & company.
- ↑ (1997) “Asian Astronomy 101”, Hamilton Amateur Astronomers 4 (11). Alirita 5a de Aŭgusto 2007.. Arkivigite je 2012-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Hawaiian Dictionary, Mary Kawena Pukui, Samuel H. Elbert. Arkivita el la originalo je 30s fr Aŭugusto 2021. Alirita 18a de Decembro 2018 .
- ↑ Outer Planet Flagship Mission (angle). Jet Propulsion Laboratory (JPL). Arkivita el la originalo je 2009-06-27. Alirita 25-11-2008 .
- ↑ Emily Lakdawalla (7-11-2008). A launch to Neptune in 2019? (angle). The Planetary Society. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 25-11-2008 .
- ↑ [1]
- ↑ Scenaro sen kolizio por la renverso de Urano[rompita ligilo] (paĝaro de Observatorio de Parizo) (france)
- ↑ NASA's Hubble Discovers New Rings and Moons Around Uranus (angle) (22-12-2005). Alirita 15-01-2009 .
- ↑ 45,0 45,1 45,2 (1986) “Magnetic Fields at Uranus”, Science 233 (4759), p. 85–89. doi:10.1126/science.233.4759.85.
- ↑ (2004) “Convective-region geometry as the cause of Uranus’ and Neptune’s unusual magnetic fields”, Letters to Nature (PDF) 428, p. 151–153. doi:10.1038/nature02376. Alirita 2007-08-05.. Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-07. Alirita 2010-04-15 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Alexander, Arthur Francis O'Donel (1965). The Planet Uranus: A History of Observation, Theory and Discovery. New York: American Elsevier Publ. Comp.
- Bode, Johann Elert (1784). Von Dem Neu Entdeckten Planeten [El la ĵus malkovritaj planedo] (en germana). Berlin: Bey dem Verfasser. Bibcode:1784vdne.book.....B. doi:10.3931/e-rara-1454.
- Gore, Rick (Aŭgusto 1986). "Uranus: Voyager Visits a Dark Planet". National Geographic. Vol. 170, no. 2. pp. 178–194. ISSN 0027-9358. OCLC 643483454.
- Giant Planets of our Solar System. Atmosphere, Composition and Structure. Patrick G.J. Irvin. Praxis (2009). ISBN 978-3-540-85157-8.
- Planets Beyond. Mark Littmann. Courier Dover Publications (2004). ISBN 0-486-43602-0.
- Miner, Ellis D. (1998). Uranus: The Planet, Rings and Satellites. New York: John Wiley and Sons. ISBN 978-0-471-97398-0.
- Historia breve del Universo. Ricardo Moreno Luquero. Ediciones Rialp (1998). ISBN 84-321-3202-0.
- Solar System Dynamics. Carl D. Murray, Stanley F. Dermott. Cambridge University Press (2000). ISBN 0-521-57597-4.
- La exploración del espacio. Lain Nicolson, James Nicholls. Editorial Bruguera (1980). OCLC 432687585.
- Pultarova, Tereza (1a de Oktobro 2021). "Stinky 'mushball' hailstones on Uranus may explain an atmospheric anomaly there (and on Neptune, too)". Space.com.
- Cosmos: una guía de campo. Giles Sparrow. RBA (2007). ISBN 978-84-7901-245-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La orbit-klino de Urano, ĉu fine klarigita?[rompita ligilo] france
- Urano (Le système solaire à portée de votre souris – La Sunsistemo musklake atingebla) france
| ||||||||||||||||||


