James L. Elliot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Ludlow Elliot
Persona informo
NomoJames Ludlow Elliot
Dato de naskiĝo17-a de junio 1943
NaskiĝlokoColumbus (Ohio)
Dato de morto3-a de marto 2011
MortolokoWellesley (Masaĉuseco)
Aĝo je morto67
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

James Ludlow Elliot (naskiĝis la 17-an de junio 1943 en Columbus (Ohio), mortis la 3-an de marto 2011 en Wellesley (Masaĉuseco)) estis usona astronomo.

Li partoprenis al la teamo, kiu malkovris la ringojn de Urano.[1] Li ankaŭ partoprenis al la teamo, kiu observis sezonan plivarmiĝo ĉe Tritono,[2] ĉefa luno de Neptuno.

Li ricevis sian sciencan bakalaŭron de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1965 kaj sian Ph.D. de la Universitato Harvard en 1972. Li tenis postdoktoran postenon en la Laboratorio de Planedaj Studoj ĉe la Universitato Cornell kaj aniĝis al la Departemento de la fakultato de Astronomio de Cornell en 1977. Post la malkovro de la ringoj de Urano kun Edward Dunham kaj Douglas Mink ĉe Cornell, li reiris ĉe la MIT en 1978 kie li servis kiel profesoro pri fiziko, pri terscienco, atmosfera scienco kaj planedoscienco ; kaj direktoro de la Astrofizika Observatorio George R. Wallace Jr. ĝis sia morto en 2011.

Estas disputo, pri ĉu Elliot kaj aliaj malkovris la ringojn de Urano, ĉu William Herschel estis observinta ilin en 1797,[3] Tamen, la scienca interkonsento estas favora al James Elliot.[4]

James L. Elliot estas kreditita de la malkovro de la objekto (95625) 2002 GX32 kun Marc W. Buie kaj Amy B. Jordan.[5]

La asteroido 3193 Elliot[6] kaj la alfrapa kratero Elliot sur Plutono estis nomitaj en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo James L. Elliot en la angla Vikipedio.