Angula diametro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diametro d je distanco D havas angulan diametron δ

La angula diametro (aŭ angula grandeco) estas la grandeco de la bildo de observata objekto projekciata sur sfero centrata sur la observanto.

La angula diametro δ de objekto dependas de ĝia reala grandeco d kaj de la distanco D inter ĝi kaj la observanto.

\delta = 2\arctan\left(\frac{d}{2 D} \right) mezurata en radianoj.

Pri sufiĉe malproksima objekto, tia ke D estu granda rilate al d, la proksimuma formulo iĝas:

\delta \approx \frac{d}{D}.

En astronomio, oni indikas la angulan diametron de kosma objektoj, viditaj de Tero, prefere ol iliaj realaj diametro; ekzemple, Suno havas angulan diametron de 31,6' al 32,7' (minutoj de angulo).