Haŭmeo
| Haŭmeo | |
| planedoido | |
astronomia simbolo vd
| |
Haŭmeo kaj ĝiaj du lunoj
| |
| nanplanedo • kubevano • gravite ligita sistemo | |
|---|---|
| Aliaj nomoj | 2003 EL61 vd |
| Nomita laŭ | Haumea vd |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | Pablo Santos-Sanz José Luis Ortiz Moreno Michael E. Brown vd |
| Dato de malkovro | 25-a de julio 2005 vd |
| Loko de malkovro | Sierra Nevada Observatory vd |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6 426,866 Gm (42,961 AU) vd 5 160,545 Gm (34,496 AU) vd 7 693,187 Gm (51,426 AU) vd |
| Discentreco | 0,1970356028 vd |
| Meza anomaliangulo | 221,568° vd |
| Klinangulo | 28,208° vd |
| Periodo | 281,59111696 jaroj vd |
| Longitudo de suprenira nodo |
121,825° vd |
| Argum. de periapsido | 240,975° vd |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 1 595 km vd |
| Rotacia periodo | 3,91531 h vd |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Geometria albedo | 0,51 vd |
| Observaj ecoj | |
| Absoluta magnitudo | 0,15 vd |
Haŭmeo aŭ Haumeo (simbolo:
),[1] formale (136108) Haumea, estas planedoido ("nana planedo", nome kubevano) en la Kujper-zono, kun maso triona al tiu de Plutono. Ĝi estis trovita en 2004 de teamo estrita de Mike Brown de la Kalifornia Instituto de Teknologio ĉe la Observejo Palomar en Usono, kaj en 2005 de teamo estrita de J. L. Ortiz ĉe la Observejo Sierra Nevada en Hispanujo, kvankam iuj dubas pri la dua trov-pretendo. La 17-an de septembro, 2008, la Internacia Astronomia Unio (IAU) nomis ĝin kiel ĝi estu nanplanedon, pro Haŭmeo (havajlingve Haumea), la havaja diino de infanonasko.
Pro sia ekstrema angullongiĝo ĝi unikas inter la preterneptunaj objektoj (PNO-j). Kvankam oni ankoraŭ ne rekte observis ĝian formon, kalkuloj bazitaj sur ĝia lumkurbo sugestas ke ĝi estas elipsoido, kun ĝia pli granda akso duope pli longa ol la malpli granda. Tamen, oni kredas ke ĝia gravito sufiĉas, por ke ĝi ekripozis en prembalanco, kaj do konformas al la difino de planedoido ("nana planedo"). Oni pensas, ke la angullongiĝo, kune kun nekutime rapida rotacio, granda denso, kaj granda reflektopovo (pro surfaco de kristaleca akvo-glacio) rezultiĝas de grandega kolizio, kiu lasis Haŭmeon kiel la plej grandan membron de koliziitaro, kiu inkluzivas kelkajn grandajn PNO-jn kaj ĝiajn du prisciatajn lunojn.
Ĝin orbitas du lunoj, Hiiako kaj Namako.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ JPL/NASA (2015-04-22) What is a Dwarf Planet?. Alirita 2022-01-19 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Haumea (Le système solaire à portée de votre souris – La Sunsistemo musklake atingebla) france
| ||||||||||||||||||

