Kalifornia Instituto de Teĥnologio
Aspekto
(Alidirektita el Kalifornia Instituto de Teknologio)
La Kalifornia Instituto de Teĥnologio (angle California Institute of Technology aŭ Caltech [kaltek']) en Pasadena (Kalifornio) estas unu el la plej respektataj universitatoj de scienco kaj inĝenierarto en Usono. Fondita en 1891 kiel Throop University kun nur 31 studentoj, Caltech nun havas studentaron de 900 diplomiĝontoj kaj 1.000 diplomiĝintoj studantaj en programoj por pli altaj sciencaj gradoj.
Caltech organizas la Jetpeladan Laboratorion (JPL) por NASA.
Elektitaj profesoroj
[redakti | redakti fonton]- Elliot Meyerowitz (1951-), biologo
Elektitaj studentoj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Kovács (1947-), hungara fiziologo
- José Onuchic (1958-), brazila fizikisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
Sigelo
-
Millikan-Biblioteko, la plej alta konstruaĵo sur la tereno
-
Prelegejo Beckman



