Pasadena (Kalifornio)

| Pasadena | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbego urbo de Kalifornio ĉarta urbo en Kalifornio | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Subŝtato | |||||
| Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
| |||||
| Telefonkodo | 626 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Victor Gordo | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 138 699 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 315 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 34° 9′ N, 118° 9′ U (mapo)34.1475-118.14388888889Koordinatoj: 34° 9′ N, 118° 9′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 263 m [+] | ||||
| Areo | 59,9 km² | ||||
| Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Pasadena estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 138 699 loĝantoj sur areo de 59,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 315 loĝantoj/km². La urbego estas loko de Kalifornia Instituto de Teknologio kaj Jet Propulsion Laboratory.
Geografio
[redakti | redakti fonton]

Pasadena situas en valo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas 16 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nuna Pasadena apartenis al hispanoj-meksikanoj en la 18-a jarcento. En 1873 fondiĝis Pasadena kaj ĝi urbiĝis en 1886.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Pasadena havas regionan flughavenon "Bob Hope Airport", kiu estas komuna kun Burbank (Kantono Los-Anĝeleso) kaj Glendale (Kalifornio). La urbego havas vojajn kaj relajn ligojn al la proksimaj urboj, en la urbo mem aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Pasadena situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 11-25 °C, en junio kun rekordo 45 °C, en februaro kun rekordo −9 °C. Jare pluvas po 536 mm. La pluvo kulminas februare, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Florparado
- Norton Simon Muzeo de Arto (kolektaĵo de eŭropaj pentraĵoj, skulptaĵoj kaj gobelinoj)
- Pacifika Azia Muzeo
- historia muzeo
- nuzeo de artoj ĉefe el Kalifornio
- Stadiono
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Rokbando Van Halen
- en Pasadena naskiĝis:
- en Pasadena mortis:
Nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Miŝima, Japanio
Cambrils, Hispanio
Järvenpää, Suomio
Tanger, Maroko
Ludwigshafen am Rhein, Germanio
Vanadzor, Armenio





