László Zechmeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Zechmeister
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1889 (1889-05-14)
en Győr
Morto 28-an de februaro 1972 (1972-02-28) (82-jaraĝa)
en Pasadena
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

László Zechmeister [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zechmeister László estis hungara-usona kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1930, ordinara en 1940, honora en 1948) de Hungara Scienca Akademio.

László Zechmeister [1] naskiĝis la 14-an de majo 1889 en Győr. Li mortis la 28-an de februaro 1972 en Pasadena (Kalifornio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Zechmeister frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Zuriko inter 1906-1913. Post la 2 diplomoj li laboris 2 jarojn en kemia instituto en Berlino, kie li interkonatiĝis kun Richard Willstätter. Dum la 1-a mondmilito li batalis, fine li estis militkaptito. Hejmenveninta en 1919 li laboris 2 jarojn en kemia uzino. En 1922 li profesoriĝis en Pécs, krome li gvidis samloke kemian instituton ĝis 1940. Li esploris kune kun László Cholnoky. Li vojaĝis al Usono en 1940, kie li restis ĝis sia morto. Li instruis en universitato en Pasadena. Li ricevis 3 premiojn inter 1934-1949.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés a trimetriába (1925)
  • Organikus chemia (1930-1932)
  • Progress in Chromatography 1938-1947 (1950)
  • Cistrans isomeric carotenoids, vitamins A and arylpolyens (1962)

Fontoj[redakti | redakti fonton]