Carson (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carson
Devizo: Future unlimited (estonteco senlima)
Administrado
Lando Usono
Ŝtato Kalifornio
Kantono Los-Anĝeleso
Urbestro Jim Dear (2009)
Poŝtkodo 90745, 90746, 90747, 90749, 90810, 90895
Kodo laŭ FIPS 06-11530
Retpaĝaro http://ci.carson.ca.us/
Demografio
Loĝantaro 92.156
Loĝdenso 1.839 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
33°50′23″N 118°15′35″U  /  33.83972°N, 118.25972°U / 33.83972; -118.25972 (Carson (Kalifornio))Koordinatoj: 33°50′23″N 118°15′35″U  /  33.83972°N, 118.25972°U / 33.83972; -118.25972 (Carson (Kalifornio))
Alto 12 m
Areo 49,12 km²
Horzono PST (UTC-8)
LA County Incorporated Areas Carson highlighted.svg
v  d  r
Information icon.svg

Carson estas urbo en distrikto (kantono) Los-Anĝeleso en Kalifornio (Usono). Je la censo de 2000 ĝi havis 89.730 loĝantojn; laŭ la takso de 2005 estis ĉ. 2.400 pli. Carson situas 20 km sude de la centro de Los-Anĝeleso kaj estas konsiderata antaŭurbo de ĝi.

Carson ricevis la rangon de urbo en 1968 (laŭ iuj je la 4-a de aprilo, laŭ aliaj je la 20-a de februaro) kaj estas la plej nova municipo en la regioneto South Bay (suda golfo) sude de Los-Anĝeleso. Ĝi ekestis pro plebiscito[1]. La plimulto por la fondo de sendepende urbo estis klara, sed la decido inter la nomoj Carson kaj Dominguez (historie gravaj familioj) okazis per diferenco de nur 318 voĉoj inter preskaŭ 10.000.

Referencoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia paĝo en la retejo de la urbo