County
En iuj anglalingvaj landoj oni nomas la duarangajn (sub la nivelo de subŝtatoj, provincoj, teritorioj aŭ regionoj) administrajn areojn per la angla vorto county [káŭnti]; ĝi ofte estas parto de la nomo (ekzemple Wayne County, Orange County kaj multaj aliaj). Tiu ĉi vorto estas esperantigebla kiel "graflando" (en la monarĥia Britio, kie efektive ekzistis kaj plu ekzistas grafoj) aŭ "kantono" (la Esperanta vorto, kiun oni kutime uzas en Usono, kie grafoj neniam ekzistis).[1]
En Britio, historie feŭdisma ŝtato, tradicie eblas traduki la vorton "county" en Esperanton ankaŭ per graflando aŭ grafujo (count = grafo). Britio ne havis grafojn, tamen la invadintaj francaj normandoj ne komprenis la indiĝenan sistemon de shire, do ili anstataŭigis la vorton comté (graflando) per sia modo, kaj la vorto persistas.
En lando kiel Usono, kie neniam regis grafoj, preferindas la ĝenerala esprimo "kantono" al la miskompreniga termino "graflando". En la 20-a jarcento iuj esperantistoj uzis ankaŭ esperantan vorton "distrikto" por aludi pri la unuoj de la angla vorto county, kvankam klaras, ke la angla vorto district ne havas precize la saman signifon kiel la Esperanta esprimo "distrikto" – la kutima senco de la angla vorto district estas parto de urbo aŭ parto de Usona ŝtato kreita de la ŝtata parlamento kun aparta povo: ekzemple akva distrikto, hospitala distrikto, sendependa lerneja distrikto, federacia kongresa distrikto, ŝtata parlamenta distrikto, ktp.). Tio eksplikas, kial la esprimo "kantono" estas la kutime uzata por esprimi la sencon de la angla vorto county.
En Kebekio, pluraj municipoj estas amasitaj en municipalités régionales de comté, laŭ antaŭa sistemo bazita je la graflandoj de Eŭropo. Oni povus diri regionaj municipoj. Oni ankaŭ uzas la vorton comté neoficiale por la distriktoj kiuj elektas deputitojn al la kanada aŭ kebekia parlamentoj — fakte, tiuj distriktoj antaŭe egalis al la senjoraj comtés, kvankam ne plu. La oficiala franca vorto estas circonscriptions.