Kantonoj de Usono
En Usono, kie neniam regis grafoj, oni uzas "county" (graflando) por subpartoj de subŝtatoj havantaj diversajn lokajn registarajn funkciojn, ekzemple juĝado, policaj aferoj, lokaj aŭtovojoj, parkoj. Luiziano, pro sia pli forta franca deveno uzas la esprimon "parish" (paroĥo) por la sama registara estaĵo.
Lingve, pro manko de grafoj, preferindas la ĝenerala esprimo "distrikto" (kvankam klaras, ke la angla vorto "district" ne havas ekzakte la saman signifon kiel la Esperanta esprimo "distrikto" – angla "district" signifas parton de urbo). Verŝajne kantono estas taŭga (kaj oficiala) termino por tiaj distriktoj en Usono.
Fojfoje oni vidas en Esperanto la neoficialan kaj ne-PIV-an vorton konteo por "county" (ĝi aperas en angla-esperanta vortaro de Peter Benson) rilate al Usono kaj Kanado, sed ĝi ne estas vaste konata kaj verŝajne distrikto preferindas[mankas fonto]. Konteo ne aperas en la anglaj/Esperantaj vortaroj de Butler kaj Wells. Angla-esperanta vortaro de Wells proponas provinco kaj graflando.
Kantona sidejo, county seat en angla, estas administracia centro, aŭ sidejo de registaro, por kantono aŭ civil parish.