Peter Benson
| Peter Benson | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1940 (85-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Usono |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Peter John BENSON, nask. en 1940, estas usona teknika tradukisto rusa-angla, esperantisto kaj vortaristo.
Post teknika edukado li fariĝis tradukisto specialigita sur la teknika terminaro angla kaj rusa de spaco-veturado. Profesie li laboras pri nova teknika vortaro rusa-angla.
Benson lernis Esperanton en la 1960-aj jaroj kaj baldaŭ komenciĝis verki personan glosaron kiel suplementon al la malnovaj anglaj Esperanto-vortaroj haveblaj tiuepoke. Ĝi fariĝis la nukleo de lia Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED) aperigita en 1995 de Esperanto League for North America (ELNA) kun ĉirkaŭ 28 000 kapvortoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Libroj[rompita ligilo] de Peter J. Benson en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine

