Saltu al enhavo

Hiiako (luno)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hiiako.
Hiiako
Natura satelito de Haŭmeo (I)
astronomia simbolo vd
astronomia simbolo vd
Hiiako orbitanta Haŭmeon
Hiiako orbitanta Haŭmeon
Hiiako orbitanta Haŭmeon
Naturaj satelitoj de Haŭmeo
Oficiala nomo Haumea I Hiʻiaka
Aliaj nomoj Rudolph
S/2005 (136108) 1
S/2005 (2003 EL61) 1
Nomita laŭ Hiʻiaka vd
Malkovro
Malkovrintoj Michael E. Brown
Chad Trujillo
David Rabinowitz[1]
Dato de malkovro 26-a de januaro 2005[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
49 880 ± 200 km[2]
47 321 km vd
52 439 km vd
Discentreco 0,051 ± 0,008[2]
Meza anomaliangulo 152,8° vd
Klinangulo 126,356° ± 0,064°[2]
Periodo 49,46 ± 0,08 tagoj[2]
Longitudo de
suprenira nodo
13,11° vd
Argum. de periapsido 154,1° vd
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 320 km[2]
Maso
- Denso
(1,79 ± 0,11) x 1019 kg[2]
(1 ± 0,5) × 103 kg/m3 hipoteze
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 30 K
Albedo
Geometria albedo
0,8 hipoteze
0,8 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 3,24 vd
Videbla magnitudo 20
vdr

Hiiako (Hiʻiaka), aŭ Haŭmeo I, estas plej granda kaj plej ekstera satelito de Haŭmeo.

Michael E. Brown kaj lia teamo da astronomoj malkovris ĝin la 26-an de januaro 2005, okaze de observo de Haŭmeo[3] per la sistemo de adaptiĝiva optiko[4] de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea.

Ĝi ricevis tiam la maldaŭran nomon S/2005 (2003 EL61) 1 aŭ S/2005 (2003 EL_61) 1), kodo indikante ke estis la unua satelito malkovrita en 2005 de la objekto tiam nomita "2003 EL61".

Oni komence kromnomis ĝin "Rudolph" [rudolf] (unu el la boacoj de la Kristnaska Viro[5] konata pro ĝia ruĝa nazo en porinfana kanto).

Kiam Haŭmeo ricevis sian oficialan numeron (136108) 2003 EL_61, la satelito ricevis nomon (136108) 2003 EL61 I, kaj kiam la nana planedo estis nomita Haŭmeo[6], ĝia satelitoj fine akiris veran nomon: Hiiako, laŭ Hiʻiaka filino de la diino Haumea, diino de la danco, kaj protektantino de Havajo

La grando de tiu luno estis ĉirkaŭkalkulata laŭ ĝia videbla magnitudo, hipotezinte ĝian albedon al 0,8. Ĝia infraruĝa spektro similas tiun de kristala akva glacio, ĝia denso estas do rigardita kiel ne malproksima de 1 g/cm3 (aŭ 1000 kg/m3). Oni do taksas ĝian mason al 1,79 x 1019 kg kaj ĝian grando al 320 km[7].

La ĉeesto de kristala glacio (kiel sur Haŭmea mem) estis neatendita[8], ĉar je la temperaturo de Hiiako, (< 50 K) kristala glacio estas nestabila, kaj iom post iom (je milionoj da jaroj) aliformiĝas al amorfa glacio.

Oni opinias, ke Hiiako (kiel Namako) formiĝis sekve al kolizio[9] inter Haŭmeo kaj iu kosma korpo.

Grupo de transneptunaj asteroidoj[10], la haŭmean familion, aro da korpoj kies orbitaj parametroj similas tiujn de Haŭmeo, apogas tiun hipotezon.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]