Mauna Kea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita bildo de Mauna Kea

Mauna Kea (havaje: blanka monto) estas dormanta vulkano, kiu estas la plej alta monto sur la insulo Hawaii en la havaja insularo.

Ĝia alteco estas 4 205 m, sed se oni mezurus la monton de ĝia bazo sub la Pacifika Oceano, ĝia alteco estus 10 203 m. Pro ĝia alteco, ofte aperas neĝo dum la vintro (de novembro ĝis marto) kvankam ĝi staras inter la tropikoj.

La pinto de Mauna Kea estas unu el la plej bonaj lokoj por vidi la stelojn per teleskopo, pro la tre klara atmosfero ĉe la pinto. Astronomistoj el diversaj partoj de la mondo starigis multajn observatoriojn sur la pinto de Mauna Kea.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]