Asama lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asama)
Asama lingvo
অসমীয়া Ôxômiya
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
bengala-asama lingvaro
Parolata en Barato, Bangladeŝo, Butano (lando)
Regiono Asamo
Parolantoj 15 300 000 (13,079,696 en 1 991)[1]
Rango 52
Skribo Asama skribsistemo
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Orient-grupa
Bengali-Asama
Asama
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 as
  ISO 639-2 asm
  ISO 639-3 asm
  Glottolog assa1263
Angla nomo Assamese
Franca nomo assamais
Noto
Ĉi tiu artikolo entenas hind-arjan tekston.
Sen realiga subteno (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.
vdr

La Asama Lingvo (অসমীয়া Ôxômiya IFA:[ɔxɔmija]) estas lingvo parolata en la ŝtato Asamo en nordorienta Barato. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Asamo. Ĝi estas parolata en partoj de Arunaĉal-Pradeŝo kaj aliaj nordorientaj barataj ŝtatoj. Malgrandaj poŝoj de asamaj parolantoj troveblas en Butano (lando) kaj Bangladeŝo. La plej orienta el la lingvoj de la hindeŭropa lingvaro, ĝi estas parolata de pli ol 13 milionoj da homoj.[1]

La nomo "asama" baziĝas sur la vorto "Asamo" per kiu la areo konsistanta el la Brahmaputra valo estas nomata. La lokaj homoj nomas sian ŝtaton Ôxôm kaj sian lingvon Ôxômiya.

Formigo de la Asama[redakti | redakti fonton]

La asama kaj la parencaj lingvoj, la bengala kaj la orija, evoluis de Magadhi Prakrito, la orienta branĉo de la apabhramsa, kiu sekvis la Prakrito. Skribaĵoj en pli frua formo de la Asama skribsistemo povas esti atribuitaj al la 6-a/7-a jarcento p.K. kiam kamarupa (parto de aktuala Bengalio estis ankaŭ parto de antikva Kamarupa) estis regata de la dinastio Varman. Asamalingvaj trajtoj estas malkovritaj en la Charyapada de la 9-a jarcento, kiuj estas Budhismaj strofoj malkovritaj en 1907 en Nepalo, kaj kiu devenis de la fino de la periodo Apabhramsa. La plej fruaj ekzemploj de la lingvo aperis en la frua 14-a jarcento, verkitaj dum la regado de la Kamata reĝo Durlabhnarayana de la dinastio Khen. Ekde la tempo de la Charyapada la Asama estas influata de lingvoj apartenantaj al la ĉino-tibeta kaj aŭstralazia familioj.

La asama fariĝis la lingvo de la kortumo de la reĝlando Aĥom je antaŭ la 17-a jarcento.[2]

Skribado[redakti | redakti fonton]

La Asama uzas la Asaman skribsistemon, varianto de la Orienta Nagario, kiu devenas de la Gupta skribsistemo.[3] Estas forta tradicio de skribado de fruaj tempoj. Ekzemploj videblas en ukazoj, landaj koncedoj kaj kupraj teleroj de mezepokaj reĝoj. Asamo havis sian propran sistemon skribi sur la arboŝelo de la saanchi-arbo, kaj per tio estis skribataj religiaj tekstoj kaj kronikoj. Aktualaj literumoj en la Asama ne nepre estas fonetikaj. Hemkoŝ, la dua Asama vortaro, prezentis literumojn bazitajn sur sanskrito kiuj estas nun la normo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La Asama lingvo havas jenajn karakterizajn morfologiajn trajtoj[4]

  • Genro kaj nombro estas ne gramatike markitaj
  • Estas leksika distingo de genro en la tria-persona pronomo.
  • Transitivaj verboj estas distingigitaj de netransitivaj.
  • La agentiva kazo estas eksplicite markita anstataŭ la akuzativa.
  • Parencecaj substantivoj fleksiiĝas por persona pronoma posedo.
  • Adverboj deriveblas de la verbaj radikoj.
  • La pasiva konstruaĵo engaĝeblas neformale/idiotisme (?).

Fonemiko kaj fonetiko[redakti | redakti fonton]

La Asama fonema inventaro konsistas el ok buŝaj vokalaj fonemoj, tri nazaligitaj vokalaj fonemoj, dek kvin diftongoj (du nazaligitaj diftongoj) kaj dudek unu konsonantaj fonemoj. [5]

En IFA-Transskribo


Vokaloj
Antaŭa Centra Dorsa
Alta mi u
Alta-meza e o
Malalta-meza ɛ ɔ
Malalta a ɒ
Konsonantoj
Labiala Alveolara Velara Glotala
Senvoĉaj plozivoj p
t
k
Voĉaj plozivoj b
d
ɡ
ɡʰ
Senvoĉaj frikativoj s x h
Voĉaj frikativoj z
Nazaloj m n ŋ
Alproksimantoj w l, ɹ


En latina alfabeto

Por konsekvenca fonema prezento de la Asama lingvo, ĉiuj Esperantaj vikipediaj artikoloj kiu inkluzivas vortojn en la Asama uzos jenan latinigan skemon:


Vokaloj
Antaŭa Centra Dorsa
Alta mi u
Alta-meza e o
Malalta-meza ê ô
Malalta a å
Konsonantoj
Labiala Alveolara Velara Glotala
Senvoĉaj plozivoj p
ph
t
(th, -a)
k
kh
Voĉaj plozivoj b
bh
d
dh
g
gh
Senvoĉaj frikativoj s x h
Voĉaj frikativoj z
Nazaloj m n ng
Alproksimantoj w l, r


La Asama fonetiko havas multajn apartaĵojn kompare al la aliaj Hind-arjaj lingvoj de la Hindeŭropa familio.

Alveolaraj plozivoj[redakti | redakti fonton]

La Asama fonema inventaro estas unika en la hind-arja grupo de lingvoj en ĝia manko de dentala-retrofleksa distingo en koronalaj plozivoj. Historie, la dentalaj plozivoj kaj la retrofleksaj plozivoj ambaŭ intermergiĝis en alveolarajn plozivojn. Ĉi tio igas la Asaman simili ne-hind-arjajn lingvojn en ĝia uzo de la koronala grava loko de artikulacio. La sola alia lingvo kiu antaŭigis retrofleksajn plozivojn en alveolarojn estas la proksime-parencaj orientaj dialektoj de la Bengala (kvankam kontrasto kun dentalaj plozivoj restas en tiuj dialektoj).

Senvoĉa velara frikativo[redakti | redakti fonton]

Malkiel la plejo de orientaj hind-arjaj lingvoj, la Asama estas ankaŭ notita pro la ekzisto de la senvoĉa velara frikativo ĥ ([x]), (aŭde x, IIT,G) historie derivita de kio antaŭe estis koronalaj siblantoj. La derivaĵo de la velara frikativo de la koronala siblanto [s] estas evidenta en la Asama nomo de la lingvo mem; iuj Asamanoj preferas skribi Oxomiya/Ôxômiya anstataŭ Asomiya/Asamiya por speguli la sonon, prezentitan per [x] en la Internacia Fonetika Alfabeto. Ĉi tiu sono [x] ĉeestis en la Veda Sanskrito, sed malaperisis en la klasika Sanskrito. Ĝi reeniris en la fonologion de la Asama sekve de lenicio de la tri Sanskritaj siblantoj. Ĉi tiu sono ekzistas en aliaj apudaj lingvoj, kiel la Ĉitagona.

La sono estas diverse transskribita en la IFA kiel senvoĉa velara frikativo [x], senvoĉa uvulara frikativo [χ], kaj senvoĉa velara alproksimanto [ɰ̥] far elstaraj fonologoj kaj fonetikistoj. Iom da variado de la sono estas atendata en malsamaj loĝantaraj grupoj kaj dialektoj, kaj depende de la parolanto, parola registro (ĝenro), kaj kvalito de registraĵo, ĉiuj tri simboloj povas aproksimi la akustikan kvaliton de la reala Asama fonemo.

Velara nazalo[redakti | redakti fonton]

La Asama, en kontrasto al aliaj hindo-arjaj lingvoj, amplekse uzas la velaran nazalon. En tiuj lingvoj la velara nazalo estas ĉiam alfiksita al homorgana sono, dumke ĝi estas uzata sedepende en la Asama. [6]

Vokala inventaro[redakti | redakti fonton]

Orientaj hindo-arjaj lingvoj kiel la Asama, la Bengala, la Silheta, kaj la Orija ne havas distingojn de vokala longo, sed havas larĝan aron de malaltaj vokaloj. Ĉe la Asama, estas du fonetike malaltaj vokaloj, centra a [a] kaj ĝia dorsa rondigita respektivaĵo å [ɒ]. Ĉi tiu malalta dorsa rondigita vokalo å [ɒ] estas unika en ĉi tiu branĉo de la lingva familio, kaj al alilandanoj trege sonas kiel io inter [o] kaj [u]. Ĝi estas uzita en multaj dialektoj de Brita angla, inkluzivanta "Ricevita Prononco", kiel en la vorto [pʰɒt] "poto" (notu, ke ĉi tiu estas ne la sama vokalo en aliaj dialektoj de la Angla). Ĉi tiu vokalo troviĝas en Asamaj vortoj kia påt [pɒt] "enterigi".

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento la dialekto parolata en la areo Sibsagar enfokusiĝis ĉar la britoj faris ĝin la oficiala lingvo de la ŝtato, kaj ĉar la kristana misiistoj bazis sian laboron en ĉi tiu regiono. Nun la Asama parolata en kaj ĉirkaŭ Guwahati, kiu situas geografie meze de la Asame parolanta regiono, estas akceptita kiel la norma Asama. La Asama instruata en lernejoj kaj uzata en ĵurnaloj hodiaŭ jam evoluis kaj enkorpigis erojn de malsamaj dialektoj de la lingvo. Banikanta Kakati identigis du dialektojn, kiujn li nomis (1) orienta kaj (2) okcidenta dialektoj. Tamen, ĵusaj lingvaj studoj identigis kvar dialektajn grupojn [1] (Morala 1992[7]), listitajn ĉi sube de oriento al okcidento:

  • Orienta grupo, parolata en la distrikto Sibsagar kaj en aliaj ĉirkaŭaj distriktoj
  • Centra grupo parolata en la aktuala distrikto Nagaon kaj aligantaj areoj
  • Kamrupi grupo parolata en nedividitaj distriktoj Kamrup, Nalbari, Barpeta, Darrang, Kokrajhar kaj Bongaigan
  • Goalparia grupo parolata en distriktoj Goalpara, Dhubri, Kokrajhar kaj Bongaigan

Asama literaturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Asama literaturo.

Estas kreskanta kaj forta korpo de literaturo en la Asama. La unuaj karakterizaĵoj de ĉi tiu lingvo estas videbla en la Ch aryapadas verkitaj en la 8th-12-a jarcento. La unuaj ekzemploj troviĝas en verkoj de kortumaj poetoj en la 14-a jarcento, la plej bona ekzemplo el kiuj estas Kotha Ramajano de Madhav Kandali, kaj ankaŭ populara balado en la formo de Ojapali. La 16-a17-a jarcento vidis floradon de Vaiŝnavida literaturo, kondukante ĝis la evoluo de modernaj formoj de literaturo en la malfrua 19-a jarcento.

Gazetoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.censusindia.net/cendat/lingvo/lang_table1.PDF[rompita ligilo] Ekstraktis sur 5-a de junio,2007
  2. Guha, Amalendu The Ahom Political Sysem Social Scientist, Vol 11, No. 12 (Dec., 1983), pp3-34.
  3. Bara, Mahendra The Evolution of the Assamese Script, (~La Evoluo de la Asama Scenaro), Axom Xahitya Xabha, Jorhat, 1981.
  4. Kommaluri, Vijayanand, k.a. Demandoj en Morfologia Analizo de Nordorientaj Barataj Lingvoj[rompita ligilo]. Language in India, Volumo 5 : 7-a de Julio de 2005
  5. Asamiya, Resource Centre for Indian Language Technology Solutions (~Rimedo-Centro por HindiaLingvaj Teĥnikaj Solvaĵoj), Indian Institute of Technology, Guwahati.
  6. assamese Design Guide, The Resource Centre for Indian lingvo Technology Solutions, Guwahati.
  7. Morala, Dipankar. ''A phonology of Asamiya Dialects : Contemporary Standard and Mayong, PhD Thesis, Deccan College, Pune 1992.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]